Morto
de Skanderbego
Aŭroron
mortigis nebulo
Tagon malbenis funebro
Eĉ la ĉielo sin nigris
Kaj frumatene pluvetis.
Malbona estis la famo
Kriita sur vendoplaco;
Malbonfamo, flugu ĉien!
Malfeliĉa Lek Dukagjin
Vi povas jam plorkriegi,
Frunton bati, harojn ŝiri:
"Tremu, nia land' Arbëri,
Esto nia minacata,
Ploru povraj militistoj
Venu plori kaj funebri;
Ve, hodiaŭ ni orfiĝis
Ĉar patron nian ni perdis,
Kie nia konsilanto,
Kie estas defendanto
De l' virgulina honoro,
Kiu zorgos pri la filoj?
Ho, Dio de Albanio
Vi tre kruelas ĉitage;
Tristigis korojn glacie:
Skanderbego ne plu vivas!"
Ho, ektremis ciuj domoj
Ho, fendiĝis ĉiuj montoj
Falis rompiĝintaj rokoj.
Preĝeja sonorilego
Mem eksonoris freneze,
Fendon tranĉis en ĉielon
Suprenfluganta animo
De l' falinta Skanderbego.
Ploregu viroj, virinoj;
Skanderbego ne plu vivas.
Eĉ la ĉielo sin nigris
Kaj frumatene pluvetis.
Malbona estis la famo
Kriita sur vendoplaco;
Malbonfamo, flugu ĉien!
Malfeliĉa Lek Dukagjin
Vi povas jam plorkriegi,
Frunton bati, harojn ŝiri:
"Tremu, nia land' Arbëri,
Esto nia minacata,
Ploru povraj militistoj
Venu plori kaj funebri;
Ve, hodiaŭ ni orfiĝis
Ĉar patron nian ni perdis,
Kie nia konsilanto,
Kie estas defendanto
De l' virgulina honoro,
Kiu zorgos pri la filoj?
Ho, Dio de Albanio
Vi tre kruelas ĉitage;
Tristigis korojn glacie:
Skanderbego ne plu vivas!"
Ho, ektremis ciuj domoj
Ho, fendiĝis ĉiuj montoj
Falis rompiĝintaj rokoj.
Preĝeja sonorilego
Mem eksonoris freneze,
Fendon tranĉis en ĉielon
Suprenfluganta animo
De l' falinta Skanderbego.
Ploregu viroj, virinoj;
Skanderbego ne plu vivas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario