jueves, 13 de agosto de 2015

Esperanto - La ŝipo Katrineto (Portugala romanco el la 16-a jarcento)

La ŝipo Katrineto

1.
Revenas ŝip' "Katrineto",
ĝi punktas la horizonton.
Aŭdu pri ĝi, gesinjoroj,
aŭdu mirigan rakonton:

De multaj monatoj jam
veturis ni sur la mar'.
Nenio manĝebla restis,
eĉ ja malgrava grenar'.
Trempadis ni unu ledon,
por ke ni povu ĝin maĉi.
Malmola tamen ĝi estis
kaj ni devis ĝin forlasi.
Ni tiam decidis loti,
kiun ni devos mortigi.
La sorto sur la ŝipestron
volis la morton faligi.

"Supren al masto, maristo,
kaj faru ĉiajn klopodojn
ekvidi teron hispanan
aŭ portugalajn marbordojn!"
"Ne, teron mi ne ekvidas
ĉe l' horizonta senfin',
sed nur sep glavojn seningajn,
pretajn por mortigi vin."

"Supren, al la ĉefa topo,
maristo, faru klopodojn
ekvidi terojn hispanajn
aŭ portugalajn marbordojn!"

"Premion al mi, ŝipestro,
malfermis mi nebulpordojn:
mi jam ekvidas hispanajn
kaj portugalajn marbordojn.

Mi krome knabinojn vidas,
tri belajn, sub oranĝarboj.
El ili unu, jen, kudras;
dua sin pentras per farboj.
Meze sidas, jen, ploranta
la plej bela de l' knabinoj."


2.
"Ha, mi volas ilin kisi,
ĉar estas miaj filinoj,
Plej bela el ili ĉiuj
fariĝos via edzin'."

"Kun ŝi restu, ĉar al vi
kostegis vartadi ŝin."

"Mi donos al vi trezoron
kian monarkoj aspiris!"

"Gardu ĉe, vi la trezoron,
penege vi ĝin akiris."

"Mian pursangan ĉevalon
permesu min al vi cedi!"

"Gardu ĉe vi la ĉevalon,
ĉar ĝi al vi kostis bredi."

"Mi donos al vi la sipon,
por ĉien marveturadi!"

"Tenu ankaŭ vian ŝipon,
regi ĝin ne scias mi."

"Kion vi volas, maristo?
Kian mi donu premion?"

"Mi volas vian animon,
tute rifuzas alion!"

"Mi vin forĵuras, Demono!
Vi min tentis, sed erare;
l' animo estas de Dio,
korpon mi ĵetos al mar'!"

Anĝelo tuj kaptas lin,
malebligas, ke li dronu,
kaj, savinte la ŝipestron,
punegas tuj la Demonon.

Reheliĝis la ĉielo,
kvietiĝis mar' ka} vento,
kaj la ŝipo Katrineto
povis ankri post momento.

No hay comentarios: