Maironis
Ĝi
estis pena kaj sen ĝoj'
dum la vagad' sur tera voj',
senama la junec'.
dum la vagad' sur tera voj',
senama la junec'.
Jen
ĉie trafas la okul'
nur la vizaĝon de fremdul' -
malĝoja la solec'.
nur la vizaĝon de fremdul' -
malĝoja la solec'.
Leviĝis
luno. Kaj ĝis sven'
sur bord' odoris la jasmen',
per sentoj ŝvelis sin'.
sur bord' odoris la jasmen',
per sentoj ŝvelis sin'.
Sur
ondoj de la verda lag',
for de la brua ĉiutag'
ŝalupo lulis nin.
for de la brua ĉiutag'
ŝalupo lulis nin.
Sentplene
manon donis vi
kaj koron junan sen envi'
malfermis por la ĝu'.
kaj koron junan sen envi'
malfermis por la ĝu'.
Nuntempe,
ĉu ridetas sort',
ĉu afliktiĝas kor' ĝis mort' -
mi sentas jam por du.
mi sentas jam por du.
No hay comentarios:
Publicar un comentario