lunes, 3 de agosto de 2015

Esperanto (Poezio) - La malfidela edzino - Federico García Lorca

La malfidela edzino

1.
Kaj kredante sin fraŭlino
mi ŝin kunportis riveren,
sed ŝi havis edzan ligon.

Estis en nokt' Santiaga
kaj preskaŭ pro kompromiso,
Estingiĝis la lanternoj
kaj eklumiĝis la griloj.

Mi ĉe l' lastaj stratanguloj
tuŝis dormajn mamojn ŝiajn
kaj ili ekmalfermiĝis
kiel fask' de hiacintoj.

L'amelo de la subjupo
al mi sonis en l'aŭdiloj
kiel pec' el silka ŝtofo
ŝirata de dek tranĉklingoj.

Sen arĝenta lum' surkape
la arboj estas kreskintaj,
kaj horizonto da hundoj
for de l' rivero bojkrias.

Preterpasinte l' rubusojn,
la junkojn kaj la erikojn,
mi sub ŝia harotufo
faris kavon sur la ŝlimo.

Mi demetis la kravaton.
Ŝi, la veston kaj kolringon.
Mi, la revolveran zonon.
Ŝi, la kvar korsaĵojn siajn.


2.
Tiel fajnan haŭton havas
nek nardoj nek marhelikoj,
nek kristaloj sub la luno
briladas kun tia brilo.

La femuroj eskapadis
kiel fiŝoj surprizitaj,
duone plenaj de fajro,
duone plenaj de frido.

Tiun nokton rajdis mi
la vojon de la feliĉo,
sur ĉevalin' perlamota
sen bridoj kaj piedingoj.

La vortojn kiujn ŝi diris
pro vireco mi ne diros.
Tre multe min prudentigas
la lumo de la racio.

For de l' river' mi ŝin prenis
malpura de kot' kaj kisoj.
La aeron skerme batis
l'akraj spadoj de l' lilioj.

Mi kondutis kiel decas,
kiel cigan' aŭtentika.
Mi al ŝi donacis grandan
kudrotablon silktegitan,
kaj mi ne volis ŝin ami,
ĉar, havante edzan ligon,
portate de mi riveren
ŝi ŝajnigis sin fraŭlino.

No hay comentarios: