lunes, 24 de agosto de 2015

Esperanto (Poezio) - Doloro - Grindel Falkonbriĝ

Doloro

Dupugne kaptis min dolor';
nenio min konsolas.
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
mi tion plu ne volas.

Mi jam forgesis pri labor',
ne plu mi skribas verse;
hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
kaj eble eĉ inverse.

Pro senceleco dronas for
deziro je la saĝo;
hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor',
postmorgaŭ - ĉerka kaĝo.

Se l' vivo estas eĉ trezor'
eĉ tiam ĝi ja stultas.
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
mi mortos: nul' rezultas.

Viv' - komedi'; kaj mi aktor' 
(sufiĉe aĉa ludo).
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
malgaja finkonkludo.

No hay comentarios: