jueves, 2 de abril de 2015

Esperanto (Poezio) - (Ĉinaj Poemoj) 9 - Poemo - Li-Po (701-762)

Poemo

Ne forbalaebla estas lumo luna;
kaj neesprimebla la malĝoja kor’!
La rosgutoj perlas sur la vest’ aŭtuna,
super la herbejo flugas jam fulgor’.
Al la sun’ kaj lun’ ekvenos ankaŭ fino,
kaj ĉiel’ kaj ter’ forvelkon ne evitos.
La cikado kantas sur la verda pino,
ĉu la maljuniĝon de la arb’ ĝi vidos?
Ne estas mensog’ la ŝtono de l’ saĝuloj,
sed blinduloj vane faras serĉon pluan.
Kaj vi ĉiuj ja ne estas miljaruloj,
ne malofte vi priplendas morton fruan!
Drinku, poste en la jadan kruĉon saltu!
kaj vin tie enfermigu kaj bonfartu!

No hay comentarios: