domingo, 5 de abril de 2015

Esperanto (Poezio) - (Ĉinaj Poemoj) 10 - Hejmenreveno - Tu Fu (712-769)

Hejmenreveno

En okcident’, sub flame ruĝa nubo,
kliniĝas jam la sun’ ĝis la eben’,
antaŭ l’ kaban’ kverelas birda trupo:
jen, de l’ vagant’ milmejla, la alven’.
Mireg’ tuthejma pri ĉeesto mia:
trankviliĝinte, ni salutas larme.
Migrante en malorda tempo tia,
dank’ al bonŝanc’ nur, mi revenas karne.
La ĉambro de najbaroj niaj plenas,
kunsenta larmo ĉiujn premas gorĝe.
Ĝis malfrunokte ni kandelon tenas,
sendormas, vidalvide - kvazaŭ sonĝe!

No hay comentarios: