Tri miniaturoj
Degelis kiel neĝo aerkasteloj miaj,
forfluis
kiel akvo la revoj,
el
ĉio, kion amis mi, ĉielo restis nur
kun
kelkaj steloj palaj.
***
Floron vi serĉis - trovis frukton,
fonton
vi serĉis - trovis maron,
virinon
vi serĉis - trovis animon -
malkontenta
vi estas...
***
Venas vespero malvarma...
Sorbu el mia mano la varmon,
mia mano havas sangon printempan.
Mian manon prenu, mian brakon blankan,
prenu la sopiron de miaj junaj ŝultroj.
Senti,
senti unu nokton nur,
en
nokto kia la nuna
vian
kapon peza sur mia brusto...
No hay comentarios:
Publicar un comentario