lunes, 14 de julio de 2014

Esperanto (Poezio) - Dum novembra aprilo - Amalia Nunez Dubus

Dum novembra aprilo

Aŭtuno volas festi,
printempe sin travesti,
burĝonas nove flor’,
eksaltas ree kor’
por nesti.

Kaj tamen venas vintro
(sed ĝi prokrastos sin tro).
Post pluvo dumonata
ĉiel’ lazura, glata,
post cindro.

Ĉu estas pli alloga
vort’ vera aŭ mensoga?
Ĉu portas pli da sveno
sanilo aŭ veneno
droga?

Ni revu: temp’ someras,
mi kredas kaj esperas;
nigrega okulparo
min gapas en l’ arbaro.
-Am’ veras.

No hay comentarios: