sábado, 24 de septiembre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Niobo (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Niobo

Niobo estis reĝino en Tebo kaj proksime kaj fore ne estis ino pli feliĉa ol ŝi. Pri ŝia edzo, reĝo Amfiono kaj pri tio kiel bone li kapablas ludi la liron, parolis la homoj en la tuta Grekio de unu mara bordo ĝis la alia. Se oni konstruis en Tebo urbomuron, sufiĉis, ke la reĝo ludas per liro unu el siaj belegaj kantoj, jen la rokoj mem eksplodigis sin kaj la rokaj blokoj vojiris ĉe la dolĉa sonado de la liro ĝis Amfiono. Antaŭ li ili kunmetiĝis sen fremda helpo en urbomuron.

La patro de Niobo estis Tantalo. Ankaŭ pri lia amikeco al la dioj Niobo fieris. La grenejoj de la reĝo estis plenaj, la brutaroj grasaj kaj la trezoroj en la palaco superfluis je oro kaj arĝento. Al Niobo mankis nenio. Sed plej fiera ŝi estis pri siaj sep altkreskaj filoj kaj sep belaj filinoj.

Iam plektis ĉiuj piaj inoj laŭron en sian hararon, preparantaj sin por granda ofero al diino Leto kaj ties infanoj Apolono kaj Artemiso. Kolere Niobo observis la antaŭpreparojn por la ofero. Kaj la kolero pelis ŝin el la palaco. Ŝi iris kun sia akompanantaro sur la straton. Ŝia vesto ornamita per oraj broditaĵoj, la densa brilanta hararo, kiu ondadis trans la ŝultrojn memorigis pli pri diino ol pri mortema homo. Kaj kiel diino ŝi paŝis en la aron de la preĝantinoj el Tebo, kiuj ŝutis incensaĵon en la oferfajron.

„Ĉu vi freneziĝis ?“ ŝi vokis al ili. „Vi preĝas al dioj, kiujn vi vidis ankoraŭ neniam ! Kial vi ne oferas al mi ? Vi konas min ja pli bone ol Leton. Mia edzo estas la fama reĝo Amfiono. Mia patro estas reĝo Tantalo, li partoprenis ĉe la festenoj de la dioj, li manĝis kun ili ambrozion kaj trinkis nektaron. Trezorojn mi havas pli ol ajna diino iam vidis. Kaj da infanoj mi havas pli ol Leto. Mi havas sep filojn kaj sep filinojn kaj Leto havas nur la filon Apolono kaj la filinon Artemiso. Mi havas majestan familian devenon, riĉon kaj multajn infanojn. Samrangas neniu diino al feliĉo mia. Kaj eĉ se mia feliĉo malpliiĝus, mi havus ankoraŭ sufiĉe da ĝi. Iru for de la altaro kaj finu la oferadon. Preĝu al tiu, kiu meritas tion !“

La piulinojn timigis la kolero de la reĝino. Ili demetis la laŭron el la hararo kaj forlasis la altarojn, sed sur la vojo hejmen ili riproĉis sin en mallaŭtaj preĝoj al la diino Leto.

Leto staris sur pinto de monto kaj vidis ĉion, kio okazis en Tebo. Ŝia koro komencis forte bati en la brusto, kiam ŝi ekvidis kiel Niobo forpelis la piulinojn de la altaroj.

„Infanoj“, ŝi diris al dio Apolono kaj al diino Artemiso, „mi, via patrino, estas senhonorigita de ordinara mortemulino. La fi-aŭdaca Niobo forpelis de mia altaro la piulinojn. Siajn dufoje sep infanojn ŝi metis super vin ambaŭ kaj mokis pri mi !“

Leto volis daŭrigi sian plendadon, sed Apolono vokis : „Lasu tion, patrino ! Per tio tio vi nur forŝovus la punon.“

Apolono kaj Artemiso vualigis sin en nubon kvazaŭ per mantelo. Kaj kaŝitaj al homaj okuloj, ili lasis porti sin ĝis la proksimo de la muroj de Tebo.

Antaŭ la burga muro ekzercis en bataloj kaj batalludoj la sep filoj de Niobo. La plej maljuna el ili galopis ĉiam en cirklo sur fortika ĉevalo kaj tenis firme la bridilojn de la eferveska ĉevalo. Subite li ekkriis kaj falis de la besto : En lia brusto tremis sago de Apolono. La dua filo aŭdis la flirtadon de la arkoŝnuro kaj la fajfadon de sago. Li ĉirkaŭrigardis kaj teruriĝis pri malhela senmova nubo en la ĉielo. Li liberigis la bridilojn kaj rapidigis la ĉevalon. Tamen dum la fuĝo atingis lin la sago kaj trafis lin en la nukon. Du pli junaj filoj luktis bruston ĉe brusto. Jen streĉita arko ĵetsendis mortigan sagon. Ambaŭ kune trapikitaj de la sama pafaĵo falis surteren kaj samtempe eligis la lastan spiron. La kvina filo alkuris por helpi al ili, sed antaŭ ol li tuŝis iliajn korpojn, li falis trafite sur la teron. La sesan filon trafis sago je kruro. Dum li penis eltiri ĝin, trafis lin alia pafaĵo en la bruston, kaj kun la sango forlasas lian korpon ankaŭ la vivo. La plej juna etendis la manojn al la ĉielo kaj petegis la diojn, ke ili indulgu lin. Apolono estis kortuŝita, sed jam ne povis revoki la sagon. Tiel pereis ankaŭ la plej juna filo.

La sciigo pri la teruraj murdoj disvastiĝis kiel malica ŝtormo al Tebo. Reĝo Amfiono, freneza pro korafliktiĝo prenis glavon kaj trapikis sian bruston. Niobo elkuris de la palaco kaj hastis antaŭ la urbomuron, kie kuŝis ŝiaj sep mortaj filoj. Ŝi brakumis ilin larmante, ŝi superŝutis ilin laste per kisoj kaj la fiero denove en ŝi ekflamis. Ŝi turnis la malsekajn okulojn al la ĉielo kaj kriis : „Kruela Leto, delektiĝu je mia doloro kaj ĝoju, ke mi sepultas miajn sep filojn, kaj per tio ankaŭ mian vivon. Tamen restas al mi pli ol al vi ! Mi ankoraŭ havas sep belajn filinojn !“

Ŝi ankoraŭ ne tute finparolis tion, kiam ekflirtis streĉita kordo de arko kaj unu el la sep filinoj, kiuj staris apud sia patrino, falis trafita de sago sur la fridiĝintan kadavron de frato. Diino Artemiso streĉis denove la arkon kaj la dua el la filinoj adiaŭis sin de la vivo. Ĉu ili fuĝis, ĉu ili kaŝiĝis, ĉiam trafis ilin sago de la punanta diino.

Postrestis nur la lasta, la plej juna filino kaj Niobo kovris ŝin per siaj korpo kaj vesto. Je la unua fojo ŝi etendis la manojn por peti, ke la diino lasu al ŝi tiun ununuran filinon. Dum ŝi petegis, mortis la filino en ŝiaj brakoj. Niobo kvazaŭ orfiĝis enmeze de siaj mortaj infanoj. Nur la herboj ĉirkaŭ ŝi flustris mallaŭte : „Kiu el la mortemuloj povas certi pri sia feliĉo antaŭ la morto ?“

Senmoviĝante, mergiĝinte en sian koraflikton, rigardis Niobo antaŭ sin. El ŝia vizaĝo iom post iom foriĝis la sango, ŝia hararo fariĝis peza, neniu venteto kapablis taŭzi ŝian hararon. En ŝia ŝtoniĝinta vizaĝo ankaŭ la okuloj ŝanĝiĝis en ŝtonojn, la brakoj kaj gamboj ŝtoniĝis, kaj ankaŭ la korpo, la sango kaj la vejnoj fariĝis ŝtonaj.

Jen ŝtormego leviĝis antaŭ Tebo, brakumis Niobon kaj forportis la ŝtoniĝintan Niobo al Lidio, al ŝia hejmlando. Tie la homoj pilgrimas al la nova stranga roko. La roko havas la formon de ino, kaj el ties okuloj elverŝiĝas seninterrompe du fontoj de nesekiĝemaj larmoj.
 


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: