lunes, 12 de septiembre de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - La fondo de Tebo (Eduard Petiŝka 1924-1987)

La fondo de Tebo

En Fenicio, en la urbo Cidono, regis reĝo Agenor. Lia filino Eŭropo estis pro sia beleco vaste konata, ne nur ĉe la homoj, sed ankaŭ ĉe la dioj. Neniu malpli altranga ol Zeŭso, la diopatro enamiĝis al ŝi.

Iumatene iris la bela Eŭropo kun siaj amikinoj sur florantaj herbejoj ĉe la mara bordo. La inoj plukis florojn kaj sidiĝis tiam en la ombron de la arboj kaj plektis kronojn. Kiam ili rigardis supren de sia plektaĵo, ili laŭte elspiris pro surprizo. Antaŭ ili staris majesta blanka taŭro kun malgrandaj kornoj, kiuj estis travideblaj kiel kristaloj. Ĝi kondutis tiel afable, ke Eŭropo kaj la aliaj knabinoj baldaŭ tute perdis sian timon. Eŭropo transdonis manplenon da floroj al ties rozkolora buŝego, kaj ŝiaj amikinoj kronis ties kornojn. La taŭro ludis kun la inoj kaj dancece proksimiĝis al ili sur siaj hufoj, ĝi klinis la nukon kaj surgenuiĝis per la antaŭaj kruroj, kvazaŭ li volus ŝin inviti por promena rajdo. Ridante Eŭropo sidiĝis sur la dorson de la miriga besto kaj vokis al ŝiaj amikinoj, ke ili sidiĝu al ŝi. Sed la taŭro ne atendis la ceterajn knabinojn, sed leviĝis kaj fuĝis kun Eŭropo rekte en la maron. Plena de timo kaj teruriĝo Eŭropo komencis plendi kaj plori, sed tio ne helpis al ŝi. La taŭro naĝis eksteren en la vastan maron, kaj la bordo kun la lamentantaj knabinoj malaperis baldaŭ post la horizonto. Ĉirkaŭe nenio plu videblis krom la blua marosurfaco. La suno subiris, enĉiele kaj en la spegulo de la ondoj ekbrilis la unuaj steloj, kaj la taŭro naĝis kun Eŭropo ankoraŭ plu. Jen aperis antaŭ ili en la malhelo la nigra ombro de nekonata bordo. La taŭro naĝis al la bordo kaj grimpis kun la senkonscia ino sur la sekan teron. Delikate li metis Eŭropon sur la molan herbejon kaj foriĝis. Sed el la varma nokta tenebro aperis la diino Afrodito. Ŝi kliniĝis al la time ŝokita ino kaj konsolis ŝin. „Ne timu“, ŝi diris mallaŭte, „nenio malbona okazos al vi, estis diopatro Zeŭso mem, kiu transformiĝis en taŭron kaj forportis vin, ĉar li enamiĝis al vi. Via nomo estos nemortebla. La kontinento, kiu akceptis vin, estos nomata por ĉiam Eŭropo.“

Tiel vivis Eŭropo kun Zeŭso, kaŝita en fora lando. Ŝia patro Agenor profunde funebris pro ŝi. Li elsendis heroldojn, por ke ili almenaŭ sendu sciigon pri la malaperinta filino al li. Sed la heroldoj revenis kaj silentis. Neniu povis konsoli la reĝon, eĉ ne per la plej eta espero. Jen li alvokigis sian filon Kadmo.

„Iru“, li diris al li, „ekserĉu por mi vian fratinon kaj konduku Eŭropon hejmen. Traserĉu la tutan mondon, kaj kvietigu mian aflikton. Sed sen ŝi, sen ŝi vi ne rajtos reveni !“

Kadmo kunvokis siajn plej kuraĝajn militistojn, elektis el ili aron kaj ekmarŝis monden por serĉi sian fratinon. Li migris tra konataj kaj malpli konataj landoj kaj tute fremdaj, ĉiam plu kaj plu. Ĉie li demandis pri Eŭropo, sed neniu sciis ion pri ŝi. Multajn bordojn ili atingis, multajn riverojn ili transiris, sed ĉio estis vana.

Iutage li kaj liaj akompanantoj eraris pri la vojo kaj retroviĝis sur vojo nekonata.

Ili sekvis ĝin kaj renkontis post sufiĉe longa tempo migranton. Ili demandis lin, kien kondukas la vojo, kaj eksciis, ke ili atingos tiuvoje Delfon.

„Mi vidas, ke vi venis el la malproksimo. Eble vi celas aventurojn, eble vi serĉas iun. Sed kiel ajn estu, ĉar vi nun foje estas sur la vojo al Delfo, demandu la orakolon pri konsilo. Eble la dioj mem montris al vi tiun vojon.“

Kadmo ekĝojis. Jam antaŭ longa tempo li aŭdis pri Delfo. En la fama orakolejo de Delfo sidis sur alta trikrura seĝo super rokfendo la orakolo Pitia. Ŝi enspiris la ebriigajn vaporojn, kiuj venis el la rokfendo, kaj en ebrio ŝi elkriis siajn miskompreneblajn profetaĵojn, kiujn pastro surskribis kaj transdonis al la konsilatoj.

Kadmo dankis al la migranto, kaj kiam ili alvenis en Delfo, li iris al la orakolo kaj demandis pri konsilo. La pastro transdonis al Kadmo la sekvan profetaĵon : „Ne serĉu plu vian perditan fratinon, kaj ankaŭ ne reiru en vian patrujon. Sur soleca herbejo vi trovos junan bovinon, kiu ankoraŭ ne portis jugon. Sekvu ĝin, kaj tie, kie ŝi sin sternas, konstruu urbon kaj nomu ĝin Tebo.“

Kadmo sekvis la volon de la dioj. Li ekiris kun siaj akompanantoj por serĉi la solan herbejon por ke plenumiĝu, kion diris la orakolo.

Baldaŭ ili trovis herbejon kaj ankaŭ la junan bovinon, kiu paŝtis sin en la suka herbejo. Ili sekvis ĝin, trairis tuj post ĝi rivereton kaj atingis vastan herbejon. Fine la bovino haltis, retrorigardis al Kadmo kaj al ties akompanantoj, levis la kapon kaj eligis longe etenditan muĝon. Poste ĝi lante sternis sin. Kadmo surgenuiĝis kaj kisis ĝojigite la fremdan teron, kiu nun fariĝis lia hejmloko. Al la akompanantoj li ordonis, ke ili alportu puran fontakvon por la ofero.

La arbaro, kiun la kunuloj de Kadmo enpaŝis, ankoraŭ ne konis la tranĉan eĝon de hakilo.

Ili hakis al si vojon tra la densa arbustaĵo, ĝis ili atingis murmurantan fonton, kiu abunde kaj pure ŝprucis el roko kaj kies akvo saltetis trans malsekaj ŝtonoj kaj disvastigis ĉirkaŭ si agrablan frideton. Ili surgenuiĝis por ĉerpi la akvon.

Jen ili aŭdis el roka kaverno bruadon kaj snufadon. La densejo ĉe la fonto disiĝis, kaj la ekterurigitaj viroj ekvidis gigantan skvaman drakon kun sange ruĝa kresto, kiu etendiĝis de la kapo ĝis la vostofino. El la okuloj de la monstro fulmis flamoj, kaj ĝi estis plena de veneno. Ĝi malfermŝiris la faŭkon, malkaŝante tiel tri svingiĝantajn langojn kaj tri vicojn da dentoj kaj elpuŝante venenajn vaporojn. Tiu, kiun ĝi ne sufokis per sia venena spiro, ĝi frakasis per sia skvama korpo kaj disŝiris ĝin per siaj ungegoj.

La suno grimpis al sia zenito, la ombroj fariĝis pli mallongaj, sed la kunuloj de Kadmo ne revenis. Kadmo ektimis, ke io malbona okazis al ili.

Li prenis siajn glavon kaj lancojn kaj komencis serĉi ilin. En la densejo li trovis elhakitan padon kaj fine atingis la rokon kun la fonto. Jen kuŝis liaj mortbatitaj kamaradoj, kaj super la kadavroj levis la drako minace sian kapon.

Kadmo rigardis sen timo la sange koloriĝintajn okulojn de la drakoj kaj vokis : „Aŭ mi fariĝos via venĝinto aŭ via kamarado en la morto !“

Li levis grandan rokon kaj ĵetis lin al la drako. Tia roko boriĝus ankaŭ en urbomuron, sed la drakon li ne vundis. Ĝi desaltis de ties skvama kiraso kaj nur incitis la drakan koleron. La drako kliniĝis por salti al la atakinto. Sed Kadmo ĵetis sian lancon kaj traboris per ĝia akra pinto la kirason de la drako. Tiu turnis la kapon kaj murdadis la lancon kaj disrompis ĝin. La pinton ĝi ne povis eltiri, ĉar ĝi sidis firme en la vundo. La drako, kiu ekfuriozis pro doloro, turnis sin al Kadmo, malfermŝiris sian mortigan faŭkon kaj provis mortigi la heroon per sia nigra, venena spiro. Kadmo sufiĉe frutempe ekkonis la intencon kaj saltis malantaŭ gigantan arbon. Li tenis preta duan lancon kaj puŝis ĝin per tiom da forto en la drakan gorĝon, ke ĝi traboris la monstron kaj samtempe proksiman kverkon. La drako baraktis kaj elŝiris la kverkon kun ties radiko. El lia gorĝo torentis sango, kaj baldaŭ ĉirkaŭe ĉio estis kovrita de sanĝo – la herbejo, la musko kaj la branĉoj de la arboj. La mortanta monstro ankoraŭ kelkajn fojojn batis per la vosto dekstren kaj maldekstren, faligis krakige kelkajn arbojn kaj poste ĉesis moviĝi.

Dum Kadmo rigardis la mortbatitan drakon kaj miris pri ties giganta korpo, paŝis al li la diino Palas Atena. „Semu la dentojn de la morta drako“, ŝi ordonis al li.

Kadmo plugis la teron per lanco kaj metis en la sulkojn la drakodentojn.

Subite la plugita tero super la drakosemo komencis moviĝi, el la tero puŝiĝis glav-kaj lancopintoj, plumtufoj, kaskoj. Kapoj, koloj kaj brakoj, plenaj de tintantaj armiloj. La tuta kampo plenigis sin per militistoj kun levitaj armiloj. Kadmo ektimis kaj prenis sian glavon.

Sed unu el la militistoj kriis al li : „Ne miksiĝu en nian batalon ! Tio estas afero nia ! Kaj li batis per la glavo al la plej proksima militisto. Tiu traboris lin per bone celita lanco. Antaŭ la okuloj de Kadmo disvolviĝis akra batalo, kaj la militistoj mortigis sin reciproke. Tio ankaŭ ne povis esti alia. Ili devenis ja de la dentoj de l‘ drako, kiu estis filo de la militodio Areso.

La batalkampo kovriĝis per mortigitaj viroj. Nur kvin postrestis, kaj tiuj interpaciĝis. Ili estis fortaj kaj kuraĝaj, ĉar ili komencis sian vivon per dura batalo.

Kun ili Kadmo fondis burgon kaj la urbon Tebo.
 


*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: