martes, 9 de febrero de 2016

Esperanto (Poezio) - Pasiona himno nombro 51 - Steinn Steinarr

Pasiona himno nro 51

Sur l' altaĵo de Valhus
krucumatas la vir'
kaj l' urbanoj alvenas
per la aŭtobuso
pro la distra altir'

estas suno kaj varmo
glata kaj blua la mar'

estas bela vireto
kun alta frunto
kaj bruna harar'

kaj fraŭlino kun verdaj okuloj
aldiras min:

Ĉu ne malŝatus la viro
lasi krucumi sin.

No hay comentarios: