La ruinfantomo
Malkontentulo
ĉesigis sian laboron kaj iris en la arbaron.
"Tiel
malbonajn kaj neelporteblajn tempojn kiel nun ĝisvivis neniu homo antaŭ
ni", li murmuris kaj koleris. Dume li alvenis ĉe grandega kastelruino.
Tede li sidigis sin sur ŝtono kaj senkuraĝe suprenrigardis la mallumajn
ŝtonaĵojn.
"Kiel
bele ja vivis ja homoj tiam, kiam en tiu ĉi kastelo ankoraŭ regadis vivo",
li diris kaj signife kapskuis kontraŭ la muroj.
Jen
viro elpaŝis el la mallumeto. La migranto mem ne sciis, kiel li sentis,
rigardante lin.
"Pro
kio vi plendas?" li alparolis lin. "Eble mi povas helpi vin."
"Ĉu
helpi? Nek vi nek ĉiuj aliaj homoj. Aŭ ĉu vi povas estigi aliajn tempojn, ĉu vi
povas doni al ni riĉaĵojn, por ke ni povu vivi senzorge?"
"Ho,
kial vi volas vivi senzorge?"
"Kia
malsprita demando! Ĉu vi kredas, ke ne tedas, ĉiam batali pro la vivo kaj tamen
ne povi ĝui ĝiajn belaĵojn?"
"Ĉu
vi jam finis vian tutan laboron?"
La
demandito ŝajnis konsternita. "Kiu estas vi, ke vi permesas al vi tiel
demandi?"
"Mi
estas la fantomo de tiu ĉi kastelruino ...
Mi aŭdis vin diranta, ke la pli fruaj tempoj ŝajnas al vi, pli belaj ol la nunaj. Tial mi demandas: Ĉu vi plenumis vian laboron? Kaj ĉu post tio la belega arbaro, tiu ĉi tuta naturo ne povas doni al vi riĉecon kaj belecon? Jen rigardu malsupren en la valon: kiel la fervojo serpentas tra la kamparo. En nia tempo vi devis piediri ĉiujn vojojn. Sovaĝaj rabistoj atakis kaj elrabis vin. Neniu esploris kaj persekutis ilin. Jen eniru kaj rigardu la timigajn restaĵojn de la malnova kastelmalliberejo; en kiu senkulpaj homoj suferadis turmentigan morton. Tamen la turmentanto ne estis punata. Kion vi semis en printempo, eble ne plu apartenis al vi kiam, la rikolto maturiĝis ĉar al la plifortulo plaĉis, riĉigi sin per via havaĵo. Kaj vi parolas pri senzorga vivado!"

Post
mallonga paŭzo la alia malfanfarone respondis: "Ĉu ne ekzistas ankoraŭ
hodiaŭ tiom da riĉuloj, kiuj, ne laborante, povas ĝui sian vivon? Kial la unu
posedas multe kaj la alia malmulte?"
"Vi
mem estas la malsprita demandanto. Tiel longe kiel la homoj ne estas tute
egalaj inter si, ankaŭ la partoj de l'havaĵoj estos malegalaj kaj devos resti
malegalaj. Ĉar se hodiaŭ ĉiu havus la samon, jam morgaŭ la pli sagaca najbaro
estus forpreninta iom de li. Multaj atingis grandaĵon, komencinte per nenio;
kial ne ĉiu, kial ne vi?"
La
grumblulo silentis.
"Ne
mallaŭdu la malbonajn tempojn, amiko; mallaŭdu vin mem kaj viajn kunvivantojn.
Demandu vin mem, ĉu vi faris ĉion, kion vi kapablis, por helpi la profunde
starantan homaron. Ne kredu, ke vi plenumis vian devon, se vi zorgis por vi
mem!"
Tiuj
ĉi paroloj efike trafis la koron de la migranto. Post kiam li longtempe estis
meditinta pri ili, li etendis la manon por danki alia ruinfantomo pro la
kuraĝiga konsilo. Sed tiu estis malaperinta, sen postsigno, kiel li estis
veninta ...
"Ankoraŭ
la suno alte staras sur la ĉielo!" elvokis la ĵus ankoraŭ malkontenta kaj
rapidis hejmen por eklabori.
No hay comentarios:
Publicar un comentario