La hunda vosto kaj la mondo
Iam vivis homo, kiu aŭdis, ke se oni
povus ekposedi koboldon, oni povus ordoni al ĝi, fari kion ajn oni deziras.
Tial li serĉis homon, kiu povus helpi lin trovi koboldon.
Li iris al saĝulo fama pro grandaj
povoj. La saĝulo demandis: "Kion vi volas fari per koboldo?" La
malriĉulo diris: "Mi volas, ke koboldo laboru je mia ordono, ĉar mi
deziras akiri multajn objektojn".
La saĝulo rifuzis helpi lin.
Tamen la homo ree venis al la saĝulo,
kaj ekploris, dirante ke li ja devas posedi koboldon. Fine por sin liberigi de
li, la saĝulo donis al li magian vorton kaj diris, ke se la vorto estos
redirita, la koboldo aperos kaj obeos liajn ordonojn. "Sed - avertis la
ŝagulo - atentu! La koboldo estu ĉiam okupata; se tio ne okazos, ĝi mortigos
vin."
Ricevinte tiun konsilon, la homo iris al
la arbaro kaj rediris la magian vorton: la koboldo aperis antaŭ li kaj diris:
"Jen, mi venas pro la povo de via magia vorto. Donu al mi iun ajn laboron;
se ne, mi mortigos vin."
"Konstruu al mi palacon!"
ekkriis la homo, kaj tuj li vidis belan palacon antaŭ siaj okuloj. Poste la
homo ordonis: "Alportu al mi multe da mono!" kaj la sekvantan
momenton granda amaso da oraj kaj arĝentaj moneroj falis ĉe liaj piedoj. Poste
la homo ordonis al la koboldo fortranĉi la arbaron kaj konstrui urbon en tiu
sama loko. La aliformiĝo okazis tuj, kaj la koboldo demandis al li: "Kion
mi faru nun?" La homo ne kapablis elpensi novajn ordonojn kaj li timis, ke
la koboldo mortigos lin. La koboldo diris al li: "Donu al mi ion ajn
farendan aŭ mi vin formanĝos."
La kompatindulo kuris al la saĝulo, kiu
estis doninta al li la magian vorton, kaj petis: "Ho, sinjoro, savu
min!" Kaj li rakontis tion, kio estis okazinta.
Dum li estis parolanta, la koboldo alvenis
kaj minacis: "Mi manĝos vin", kaj ĝi klopodis engluti lin.
La saĝulo diris al la homo: "Ordonu
al la koboldo rektigi la voston de hundo". La homo ordonis al la koboldo
tion.
Nu, la koboldo rektigis voston de hundo
kaj poste lasis ĝin, kaj tuj ĝi kurbiĝis. Ree kaj ree la koboldo klopodis
rektigi la voston, sed ĉiam denove ĝi kurbiĝis. Tiel okazis dum tagoj kaj tagoj
ĝis kiam la koboldo, tute malesperante, veis: "Mi neniam estis en tia
embaraso. Ĉu vi liberigos min? Se jes, mi promesas al vi, ke mi neniam ĝenos
vin." La homo konsentis, kaj la koboldo malaperis.
Nun tiu homo kuraciĝis de sia soifo je
riĉeco kaj li fariĝis disĉiplo de la saĝulo, kiu instruis al li: "Nu,
vidu, menso estas kiel koboldo, kiu devas esti ĉiam okupata; se ne, ĝi
formanĝos vin. Krome vi ne povas ŝanĝi la malrektecon de la mondo, kiu estas
kiel hunda vosto. Vi devas nur ŝanĝi vian sintenon kontraŭ la mondo".
No hay comentarios:
Publicar un comentario