martes, 2 de junio de 2015

Esperanto (Poezio) - Vintro kaj somero - Amalia Nunez Dubus

Vintro kaj somero

En fremda land’ mi estis
kaj estis vintra vetero,
sed ĉeestant’ vi estis:
ho kia bela somero!
Veter’ malgaja, nebula,
la ter’ sen frukto, sen flor’,
sed kia gaja, sunbrula
vetero estis en kor’!

Rapide pasis la jaroj,
nun estas gaja somer’,
nur ridas verdaj kamparoj,
sed vi ne estas sur ter’.
Ĉu regas vintr’ aŭ somero:
ne sidas ĝoj’ kaj dolor’
en floroj, birdkanto, vetero,
sed sidas sole en kor’.

No hay comentarios: