lunes, 22 de junio de 2015

Esperanto (Poezio) - En la Alpoj - Ivan Bunin

En la Alpoj

Sur montopint’, en neĝkovrita alto
per kling’ mi ĉizis versojn de l’ sonet’.
Pasadas temp’. Postsignojn de l’ ponardo
la neĝo daŭre gardos en sekret’.

Sur montopint’, en la lazura ardo,
en ĝoja brilo de la neĝ-kviet’
la sun’ nur vidis, kiel ponardet’
desegnis versojn sur glaci-smeraldo.

Kaj gaje estas pensi, ke poet’
komprenos min. Neniam ĝuu bardo
aklamojn el la val’ - kun ĝoja kred’.

Sur montopint’, en la lazura ardo
mi ĉizis zorge versojn de l’ sonet’
nur por la hom’ de l’ neĝa alto.

No hay comentarios: