Subita ĝojego
Hodiaŭ radias la mondo
junbrila
en fluo de l’ bluo serena.
Mi volus forpaŝi kun “vivu!” jubila,
kun kapo senĉapa, kun koro facila
kantante, laŭ vojo sunplena.
Kaj iri kaj iri - sen halt’ kaj sen
celo,
kaj miri pri l’ belo milbilda;
la volon envolvi en ŝelon
de l’ belo,
rideti al alno, briglata pro ŝvelo,
kaj esti karesa kaj milda.
No hay comentarios:
Publicar un comentario