Sur vitro nigra papili’
Sur vitro nigra
papili’
dum tuta tago
palpe iras,
dum ĝin ekstere blanklili’
senĉese
vokas kaj sopiras.
Jam
hejmen vokas birda kri’,
stelaro
pri vespero diras;
sed
sur la vitro papili’
dum
tuta tago palpe iras.
Arbo kun nigra foliaro
Kun folioj
nigraj kreskas
stranga arb’ el
koro mia,
kaj, ĉu jesas mi aŭ neas,
sangon
sorbas korpo ĝia.
Kaj
en la branĉaro nigra,
kiu
jam ĉielon boras,
dum
la vivo, ne velkante
mia
trist’ arome floras.
Frambteo
Frambteo estis
surtable,
ĉe
l’ tablo – ni du kaj la ĝoj’.
Alvenis
vespero afable
laŭ
mola, silenta neĝvoj’.
Kaj
estis senlime agrable,
kaj
milde nin tuŝis la ĝoj’.
Frambteo estis
surtable,
ekstere –
silenta neĝvoj’.
No hay comentarios:
Publicar un comentario