jueves, 27 de febrero de 2014

Esperanto (Poezio) – Sekreta sufero – Raimundo Correia

Sekreta sufero

Se la kolero  ŝaŭma, la doloro
anima, detruanta revon ĉian;
sufera vundo ĉia de la koro
stampus l’ esprimon fizionomian;

se de l’ spirito nevidebla ploro
transpasus la vizaĝon komedian,
kiom da enviitoj en ĉi horo
estigus eble nur kompaton nian!

Kiom da ridetuloj eble ene
kruelan malamikon portas trene,
simile al kaŝita vund’ kancera!

Kiom da ridetuloj eble vivas,
kies feliĉon sole nur motivas
feliĉoŝajno al la mond’ ekstera!

No hay comentarios: