viernes, 7 de febrero de 2014

Esperanto (Poezio) – Odeto – H. de Régnier

Odeto

Al mi nur simpla ĝardeno,
speguliĝanta preskaŭ tuta
en la dormema akvo muta
de l’ streta, kvieta baseno.

Nek vazo, nek statu’, nek lukso,
ne havas ĝi ale-zigzagojn,
sed estas al mi, ĉiujn tagojn,
kun siaj laktukoj kaj bukso.

Pro ĝiaj arbo kaj baseno,
odoro folia kaj tera,
pro ĝia bedo senbordera,
min ĉarmas ĉi simpla ĝardeno,

ĉar en la silenta ripozo
ekkantas foje unu birdo,
kaj ĉe la akvo, en la mildo,
foje ekfloras unu rozo.

No hay comentarios: