La merloj estas sunon trinkintaj
La merloj estas
sunon trinkintaj,
el la ĝardenoj kantoj radias,
en
ĉiuj koroj nestas la merloj,
kaj
ĉiuj koroj kvazaŭ ĝardenoj
floradi
scias.
La tero fariĝas nun grandflugila
kaj
ĉiuj revoj kvazaŭ ebrias,
homoj
iĝas birdosimilaj,
kun
ĝuo ŝvebas tra l’ bluo.
Sur arboj
flustrantaj abundas burĝonoj,
kaj
muĝas kantsonoj nun ĝis la suno.
En
ĉies kor’ sin banas la suno,
ĉiujn
akvojn ĝi ekflamigas,
fajron
kaj akvon printempo
ame
kunigas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario