lunes, 10 de febrero de 2014

Esperanto (Poezio) – Sekreta malbono – Raimundo Correia

Sekreta malbono

Se la dolor’ anima, l’ iluzio
pro ĝi mortinta, la koler’ terura,
kaj ĉio, kio koron vundas, ĉio
aperus, kvazaŭ tra kristalo pura;

kaj se videbla estus l’ agonio
spirita, tra l’ vizaĝa mask’ ebura,
tre multaj homoj, kaŭzoj de envio,
fariĝus kaŭzoj de kompato nura.

Ho, kiel multe da ridantoj devas
al ĉiuj kaŝi, ke la koro krevas
pro nevideblaj kanceraĵoj siaj!

kaj kiel multe, en la mond’, ekzistas
da homoj, kies sola ĝoj’ konsistas
nur en la ŝajn’ de ĝojo por l’ aliaj! 

No hay comentarios: