Vizio sur la ponto
Ĝi estis
vespero somera, sufoklangvore arda,
kiel
falinta giganto kuŝis la monto Gerharda
malhele
kaj timige. Kaj en ĝia subo
trankvile
rulis siajn ondojn la eterna Danubo.
La koro
de l’ tago, la suno elsangis jam ĉe l’ horizonto
kaj
mortis la tago. Sub funebraj krepuskvualoj mi staris sur la ponto.
Surborde
marŝis la vivo de l’ urbo. Hompunktoj rapidis, kuris.
Veturiloj tintis, knaris. La stratoj obtuze murmuris
la bruon
ĉiutagan, grizan, tedan. Sed por mia animo
nun ĉio
ĉi estis en tiel, tiel granda malproksimo,
kaj
ŝajnis tiel stranga, nereala, kvazaŭ marcipanaj
aŭ
paperma aĵaj etaj figuroj de ludoj infanaj.
Kaj mi
rigardis, kiel venas sub mi en senfina, balanca rondo jarcentoj,
dancante,
lule, glite, kirle ondo post la ondo...
Kaj mi
pensis: tra l’ tempoj senlimaj ĝi fluas, jarcentojn sekvas
milit’
ekstermas, paco benas, naskiĝas, pereas homgentoj,
kaj
ĝrulas la akvon, la flavan, potencan, majestan akvokoloson...
Kaj humile mi eksentis en ĝi misteran, grandiozan patoson:
patoson
de l’ Eterno. Mi, pasema, eta hombagatelo
super la
eterna Danubo kaj sub la eterna ĉielo
rigardis...
rigardis... rigardis... je strioj taŭziĝis la steloj
en la dancaj
ondspeguloj... ekvibris la vido... ekzumis la oreloj
ekiris la ponto...
vualoj... lulado... ebria svenemo...
ve!... en animo... kia
skuo subite... tra l’ dorso kia frostotremo...
La ondoj... la monto... la
Tempo... kio?... jen... nudaj la bordoj...
sur kanoj muzikas vento...
galopas sovaĝaj hordoj...
sagoj
siblaj... krioj batalaj... stertoroj... henoj... io brulas...
kaj
kuŝas... la monto Gerharda... la ondoj trankvile sin lulas...
Kie mi
estas?... kiam mi estas?... Dio!... la Tempo!... mi perdis la mian...
Terurite,
malvarm’ vite manon konvulsian
mi kroĉas
en la pontokradon feran
por
min... por min alĉeni... por resti... por reveni
en
mian... centjaron... mizeran...
No hay comentarios:
Publicar un comentario