jueves, 3 de octubre de 2013

Esperanto (Poezio) - La tria soneto - Shakespeare

La tria soneto

Prenu spegulon, diru al la vizaĝ’ vidata,
ke venis jam la tempo: ĝin fari reprodukte,
ĉar se vi ne rekreos ĝin tiel freŝe glata,
vi l’ mondon trompos: restos patrina sin senfrukte.
La neplugitan korpon ja kiu virgulino
forfermus de l’ kultivo de mastr’ el tia speco?
kaj kiu viro stultus fariĝi tomba sino
de sia mem-adoro per murd’ de l’ estonteco?
Jen, vi, spegul’ de via patrin’, reportas sorĉe
en vi l’ aprilon ĉarman de ŝia viv-printempo,
same, tra la fenestroj de via aĝo, dolĉe
vin ravos, malgraŭ l’ faltoj, ĉi ora via tempo.
Sed, se vi nure vivos: forges’: jen via sorto,
vi mortos, vian bildon kunportos en la morto.

No hay comentarios: