La korvo kaj la vulpo
Majstro korvo, sur arbo
starante,
fromaĝon tenis en beko.
Majstro
vulpo, l’ odoron flarante,
parolis
al li en bleko:
“Saluton,
ho korva moŝtulo;
ververe,
se en la voĉo
kaŝiĝas
simila sorĉo,
kiaj
belaj plumoj, ravaj por l’ okulo;
fenikso
vi estas de l’ gento arbara”
ĝojegas
la korvo pro l’ flato senbara.
Por
montri grakan artaĵon
malfermas
la bekon -lasas la fromaĝon.
Ĝin
kaptas la vulpo kaj diras: “Sinjoro,
eksciu,
ke ĉiu retoro
vivas de
tiuj, kiujn li gloras.
Fromaĝon
la sperto sendube valoras;
la korvo,
honta, humila,
ĵuris, malfrue, sin gardi de
kaptil’ simila.
No hay comentarios:
Publicar un comentario