lunes, 28 de octubre de 2013

Esperanto (Poezio) - Brikoj - Brian Price Heywood

Brikoj

Sur ĉiu verda kampo kaj paŝtejo,
en kiu lastan jaron la tritiko
balancis sian kapon, aŭ hordeo
bruflustris neniaĵojn al formiko,
aŭdiĝas nun nur senespera veo!

Okazas io nedireble aĉa,
diabla, krima kaj hontinda ago...
Ne plu bovinoj surgenue maĉas
la riĉan herbon dum junia tago...
Nun laboristoj tie mukon kraĉas!

La ranunkolo kaj la ruĝpapavo
jam makuliĝis de kalkeca koto;
ne plu vespere sonas tril-oktavo
de iu merl’: ĝin anstataŭis froto
de miksilegoj por cementa lafo.

Ho, brikoj, brikoj! sataj neniame,
ankoraŭ ne kontentaj post formanĝo
de tutaj verddeklivoj, volas same
engluti tiun ĉi! Aĥ, kia ŝanĝo
okazas kie mordas vi ruĝ-flame!

No hay comentarios: