La ventumilo
Edzino juna sidas en aroma
sia
ĉambreto.
Ŝia edzo nun eniras
unuan
fojon, por la edziĝnokto.
Ŝi tenas en la manoj
ventumilon,
sur ĝi skribite estas per penik’ subtila:
“Kiam
aero ardas kaj ne blovas vento,
oni min
amas, petas pri malvarmo.
Sed kiam
vento freŝa aeron trablovas,
mi restas
senatente forgesita...”
L’ edzino
juna legas kortuŝite
ĉi tiujn
vortojn, -pri l’ edzo ŝi pensas
kaj tre
malgajaj pensoj ŝin ekkaptas.
Ŝi
pensas: “Koro de amato mia
ardege
nun, senbride flamas, -tial
al mi li
venas, por ĝin malvarmigi.
Sed iam
estos lia kor’ malvarma,
li min
forpuŝos kaj ne volos koni,
tiam mi
estos tute forgesita!”
No hay comentarios:
Publicar un comentario