Printempo
Ho,
printempo! Amo-dio!
Kantas birdoj, movas sin.
Aŭdu! Estas melodio,
Kiu petas: Amu min!
Kantas birdoj, movas sin.
Aŭdu! Estas melodio,
Kiu petas: Amu min!
Proksimiĝas
"plumvireto",
Serĉas panon, kaj sen fin'
Pepas laŭte la birdeto,
Pepas nur: Mi amas vin!
Serĉas panon, kaj sen fin'
Pepas laŭte la birdeto,
Pepas nur: Mi amas vin!
Bird-animoj
malsevere,
Sen envi' de vir' kaj in',
Povas diri tutlibere
Per la kant': Mi amas vin!
Povas diri tutlibere
Per la kant': Mi amas vin!
No hay comentarios:
Publicar un comentario