lunes, 21 de marzo de 2016

Esperanto (Poezio) - Miranda - Antonio Fogazzaro

Miranda

Kiam ĉirkaŭas min danco pasia kaj bela,
kiam laŭtege sonas bruado festena,
mia animo en sia kaŝejo malhela
je vi, je vi, nur je vi estas plena.

Min frapu per perfido kalumnia 
aŭ per suferoj sorto senkompata;
en fundo povos esti koro mia
de vi, de vi, nur de vi disbatata!

No hay comentarios: