jueves, 3 de marzo de 2016

Esperanto (Poezio) - Patrolanda tero - Antonina Apollo

Patrolanda tero

Povra estas lando de estonoj,
ne troviĝas tie oro kaj arĝento,
buntas kampoj pro sennombraj ŝtonoj,
tamen laborvola estas nia gento.

Foje ial min favoris sorto:
mi manplenon de la grundo prenis
el mallibereja griza korto
kaj ĝin kaŝe sub la vestoj tenis,
kiam ĝin en Siberion kune portis -
tiun etan eron de patruja tero,
eble dank' al ĝi dum jaroj mi ne mortis,
helpis ĝi atendi, ke revenos vero.

Frosto kaj malsato murdis sen mezuro
en la regiono norda vasta,
malaperis en neĝŝtormo pada spuro,
malaperis mia forto lasta.

Ĉu kolekti eblas la suferon
kaj kalkuli punon superegan?
Kondamnitoj perdis la esperon,
kredon je normala viv' instigan.

Tamen ne mortigis ili korpon nian
kaj forskuis kalumnion forta volo,
en mizero ni apogis unu la alian,
nin apogis la spirito de popolo.

Nia lando estis longe sklavigita,
fine nun ni pli libere spiras.
Laŭ patruja tero sanktigita
kune ni denove rekte iras.

No hay comentarios: