lunes, 7 de abril de 2014

Esperanto (Poezio) - Versaĵoj - Georgo Deŝkin

Ĉe maro

Mortece laciĝis la korpo
kaj nur la trankvilon deziras...
Sed velo, blankanta sur maro,
alie al kor’ mia diras.
Ĝi logas al landoj mirindaj,
al novaj vagadoj sencelaj...
Ĉu estas do limo por revoj,
por revoj trompantaj, sed belaj?


Pajleroj de l’ minutoj

Juneco, kiel incendio,
nur cindron lasis en la kor’...
Ekfrapas ĝiba maljuneco
fenestron mian kun angor’.
Kaj baldaŭ mort’ per man’ osteca
signalos finon de l’ sufer’...
Sed ĝojon, gloron kaj feliĉon
mi ne renkontis sur la ter’.
Jen kial pri nerevenebla
juneco ploras mia kant’,
kaj la pajlerojn de l’ minutoj
mi kaptas, kiel la dronant’...

No hay comentarios: