Senti vin...
Forgesi pri la
mondo vasta,
atendi vin, nur
sole vin!
Al akra ĝu’, al kisebrio
fordoni
ĉion por nenio
kaj
senti vin, nur sole vin!
Nur sole vin ĝis horo lasta,
ĝis
hor’ matena sole vin
karesi
kisi dolĉ-adore,
en
ĝuon jeti min dolore
kaj
senti vin, vin, sole vin!
No hay comentarios:
Publicar un comentario