martes, 22 de abril de 2014

Esperanto (Poezio) - Forgesi... - Nikolajs Kurzens

Forgesi...

Mi ŝatas aŭdi melodion
de moda tango, levi glason,
tra fum’ saluti la amason
kaj trinki, forgesante ĉion.

Ĉe l’ vango senti ardan spiron
el lipoj, ruĝaj incendie,
rideti lace, apatie,
nek tenton senti, nek deziron.

Forgesi ĉion, tute ĉion -
min mem eĉ, kaj la tempo-pason;
algapi stulte vinoglason
kaj zumi tangomelodion.

No hay comentarios: