Tezeo (Unua parto)
Egeo, filo de la reĝo de Ateno antaŭ kelkaj jaro ekvagis monden kaj ne revenis.
Kiam Ateno estis minacata de milito, la maljuna reĝo elsendis heroldojn, por ke
ili serĉu la filon.
Sekvante la spurojn de la heroaĵoj de Egeo, ili venis en fremdan reĝan regnon,
kie la filo de la atena reĝo geedziĝis kun reĝa filino. Al la juna paro
naskiĝis post ne longa tempo filo, kiun ili nomis Tezeo.
Egeo regalis la heroldojn kaj post la manĝo li demandis ilin, kial ili
venis.
„Egeo“, ili diris, „via hejma urbo estas minacata de milito. Via patro estas
jam maljuna kaj ne plu
kapablas elteni la penojn de milito. Li petas vin reveni kaj konduki la
atenanojn al la venko.“
Egeo malgajiĝis, sed li ne povis rifuzi la deziron de la reĝo. Antaŭ ol li iris
sur la ŝipon, li levis ĉe la bordo grandan ŝtonblokon kaj enfosis sub ĝin sian
glavon kaj siajn ŝuojn. Poste li parolis al sia edzino : „Mi ne scias kiom
longe la milito en Ateno retenos min, kaj kiam ni nin revidos. Se mi ne
revenos, antaŭ ol nia filo Tezeo estos plenkreskinta, tiukaze konduku lin al
tiu ŝtono. Se li havos sufiĉe da forto por levi la ŝtonon kaj preni la glavon
kaj la ŝuojn, li sekvu min al Ateno.
Egeo adiaŭis de la edzino kaj de la filo kaj baldaŭ la velo malaperis post la
horizonto.
Pasis tagoj kaj jaroj. Tezeo plenkreskiĝis ĉe sia patrino en la reĝa palaco. Li
ekzercis sian menson kaj siajn fortojn kaj kiam li estis jam granda kaj forta,
la patrino kondukis lin al tiu ŝtono, sub kiu troviĝis la glavo kaj ŝuoj de la
patro.
„Se vi povos levi la ŝtonon“, diris la patrino, „mi ĝojos havi tian fortan
filon kaj malgajos, ĉar ni disiĝos.“
Tezeo firme starigis sin sur la sablo kaj forŝovis la ŝtonon. Li surmetis la
ŝuojn, kroĉis la glavon al sia zono kaj reiris kun sia afliktita patrino en la
burgon por pretigi sin por la vojaĝo al la patro. La patrino insiste konsilis
al li uzi la marvojon al Ateno, ĉar la vojo trans la montojn estas tro danĝera
kaj rabistoj kaj sovaĝaj bestoj svarmas en la arbaro. Sed Tezeo ne lasis
konvinki sin.
„Kion mia patro dirus“, li obĵetis, „se li ekscius, ke mi elektis la pli
facilan vojon !“
Li sopiris heroajn agojn en la maniero de Heraklo. Tial li survojiĝis surpiede
kaj sola al Ateno. La vojo kondukis tra montoplena regiono, trans rokojn kaj
tra densaj arbaroj. Je kurbiĝo de la arbara vojo embuskis en la vepro terura
rabisto.
Li rabatakis la migrantojn per ferokovrita klabo. Ankaŭ sur Tezeon li ĵetiĝis
el sia kaŝejo.
„Vi venas ĝustatempe“, vokis Tezeo, „via klabo plaĉas al mi. Mi purigos per ĝi
la regionon de tiaj sentaŭguloj kiajn vi.“
Li levis la glavon, evitis la baton de la rabisto kaj traboris lin. La klabon
li prenis al si. En la vaste etendiĝantaj arbaroj kaj montaj solecejoj li renkontis
ankoraŭ kelkajn aliajn rabistojn kaj mortbatis ĉiujn. Se la glavo ne sufiĉis al
li, li prenis kiel Heraklo la klabon. Ĉie tie la homoj elspiris malŝarĝite. Ili
denove povis vojaĝi senmoleste sen devi timi rabatakojn.
Sed la plej terura renkonto ankoraŭ atendis Tezeon. La lasta rabisto sur la
vojo al Ateno estis la rabisto Prokrusto.
Li ne ĵetiĝis kriante kaj armite sur pacemajn migrantojn, sed invitis ilin
ĝentile en sian domon. Ankaŭ Tezeon li afable ridete invitis ripozi de longa
migrado. Li petis lin veni al la manĝotablo kaj regalis lin per manĝo kaj
trinkaĵo.
Post la manĝo diris Prokrusto : „Vi estas laca, migranto, sekvu min, la
lito vin jam atendas.“
Li havis du litojn, malgrandan kaj grandan. Al la migranto li donis ĉiufoje
tiun liton, kiu ne konvenas al la migranto. Grandulojn li kuŝigis sur la
malgrandan liton, malgrandulojn li metis sur la grandan. De la granduloj li
mallongigis per hakilo la membrojn, de la malgranduloj li etendis la membrojn
per martelado. Tiel li turmentis ilin, ĝis ili eligis sian lastan spiron.
La grandan Tezeon la giganto volis devigi sur la malgrandan liton. Sed Tezeo
ekkonis, kiun sorton Prokrusto volis havigi al li, kaj agis pli rapide ol la
giganto. Li ĵetis lin sur la malgrandan liton kaj detranĉis per unu bato de la
glavo ties kapon.
Poste neniu danĝero plu minacis lin. Baldaŭ li paŝis tra la urba pordego de
Ateno. Li promenis tra la stratoj kaj vizitis la pompajn konstruaĵojn. La
homoj, kiuj renkontis lin, rigardis siaflanke lian polvokovritan figuron, lian
sunbrunigitan vizaĝon kaj lian longan hararon. Ili miris pri lia grandega
klabo, kaj masonistoj, kiuj laboris je la templo de Apolono, komencis moki lin.
Tezeo ne respondis. Silente li eljungis la bovojn de ĉaro staranta antaŭ la
templo kaj ĵetis ilin sur la mokantojn je la skafaldo. Ĉiuj, kiuj vidis tion,
silentiĝis pro miro.
Antaŭ la reĝa palaco viglis. Aroj de ekscititaj viroj grumble diskutis kontraŭ
la reĝo Egeo. Estis denove veninta la tago, kiam la atenanoj sendu oferdone sep
junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto por la Minotaŭro. Tio estis la sanga
tributo, kiun la reĝo de Kreto postulis.
Iam oni aranĝis en Ateno festajn ludojn kaj konkursojn. La reĝo de Kreto,
Minoo, sendis tiam sian filon por tio. Tiu venkis ĉiujn atenanojn kaj kolerigis
tiel la reĝon Egeo. Egeo inside murdigis la reĝan filon, kaj inter Kreto kaj
Ateno ekfuriozis kruela milito. Minoo velis kun sia tuta floto al la atena
bordo, dezertigis la landon kaj venkis la atenanojn. De tiam la atenanoj en ĉiu
naŭa jaro devis liveri sep junulojn kaj sep virgulinojn al Kreto. Minoo
enfermigis ilin en la labirinton, kie la monstra Minotaŭro voris ilin. Tio
estis la sanga tributo al la reĝo de Kreto.
La atenanoj indignis pri reĝo Egeo, ĉar li ne defendis sin kontraŭ tia terura
tributo.
„Por kio li defendu sin“, incitis kelkaj viroj la maltrankvilon, „lin tio ja ne
koncernas. Estas infanoj niaj, kiuj iradas en la morton, ne liaj. Li ne havas
infanojn, kaj tial ankaŭ ne komprenas nian doloron.“
Ili indigniĝis, sed ili lotumis samtempe, kiu estu sendita al Kreto. Tiuj, kiuj
bonŝancis, ne plu miksiĝis en la kverelon. Sed la lotumitoj eklarmis.
Tezeo miksiĝis inter la bruantan amason kaj aŭskultis ĉion. Poste li anonciĝis
ĉe la reĝo. Egeo akceptis sian filon kiel fremdulon kaj ne ekkonis lin.
„Fremdulo, vi venis en malgaja momento al ni“. Tiel li akceptis Tezeon. „Vi
venas ŝajne el granda malproksimo kaj ne scias pri nia malfeliĉo. Alikaze vi
certe prefere preterirus la urbon en granda distanco.“
„Mi venis, reĝo, efektive el granda malproksimo“, diris Tezeo, „mi scias pri
via aflikto kaj volonte helpus al vi. Mi intencas iri kun la viktimoj, kiujn vi
sendos al tiu Minotaŭro, kiel unu el ili. Promesu plenumi mian deziron, kio ajn
okazos.“
Surprizite rigardis Egeo Tezeon : „Vi volas libervole iri kun la viktimoj,
ĉu ? Kiu vi estas, ke vi ne timas perdi vian vivon ?“
„Perdos la vivon Minotaŭro, ne mi“, diris Tezeo aŭdace. „Promesu al mi plenumi
la deziron kaj mi diros al vi, kiu mi estas.“
Kiel en sonĝo konsentis Egeo. Poste Tezeo montris al la reĝo la glavon kaj la
ŝuojn. La okuloj de Egeo plenigis sin per larmoj kaj li disetendis la
brakojn.
„Apenaŭ mi revidis mian filon“, li lamentis, „mi perdu lin denove, ĉu ?“
Sed sian reĝan promeson li ne povis rompi.
Tuta Ateno kvazaŭ susuradis de la novaĵo, kiel arbofolioj pro blovanta vento,
ke en la palaco aperis neatendite la reĝofilo Tezeo, kiu intencas mortbati
Minotaŭron. Oni interparolis plu pri nenio alia...
(Daŭrigota)
*Tradukis
Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la
eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk