Prometeo
La blua ĉielo speguliĝis en la akvoj kaj la akvoj estis plenaj de fiŝoj. En la aero flugis svarmoj de birdoj kaj surtere sur la herbejoj paŝtis sin brutaroj. Sed neniu gardis la brutarojn, neniu kaptis la fiŝojn kaj neniu aŭskultis la kantadon de la birdoj. Surtere ankoraŭ mankis la homo.
Malgaje vagadis Prometeo, posteulo el la diogento de l‘ Titanoj, ĉirkaŭ la tero kaj serĉis vane vivestaĵon, kiu iras rekte kiel li, kaj kiu similas al li laŭ la aspekto. Tamen li vidis, ke la tero donis vivon al la herboj, floroj kaj arboj. La pluva akvo falis surteren kaj konservis la vivon en la naturo. Kie ne pluvis, tie mortis arboj kaj arbustoj kaj ekestis dezerto. Kiam Prometeo ekkonis la forton de la tero kaj de la akvo, li miksis argilon kaj akvon kaj formis el tio la unuan homon. Li similis al la dioj. Palas Atena, la diino de l‘ prudento kaj de l‘ saĝo enspiris spiriton en la senvivan figuron kaj la griza argilo ruĝiĝis, la koro komencis bati en ĝi kaj la brakoj kaj gamboj faris la unuajn movojn. Tiel Prometeo metis la unuajn homojn en la mondon.
Dum longa tempo la homoj ne sciis kiel ili povus uzi la spiriton, la donacon de Palas Atena. Ili vivis kiel infanetoj. Ili vidis, sed ne ekkonis, ili aŭdis, sed ne komprenis, ili iris kiel en sonĝo. Ili povis nek baki brikojn nek ĉarpenti trabojn nek konstrui domojn. Kiel formikoj ili svarmis sur kaj sub la tero kaj serĉis protekton en malhelaj kavernoj. Ili eĉ ne sciis, ke sekvas la printempon la somero, la someron la aŭtuno kaj la aŭtunon la vintro.
Jen iris Prometeo inter la homojn kaj instruis ilin konstrui domojn, legi, skribi kaj kalkuli kaj ekkoni la naturon. Li instruis la homojn enjugigi bestojn kaj konstrui ĉarojn, tiel, ke la homoj ne pli longe devis porti ŝarĝojn sur la dorso. Li montris al ili kiel oni konstruas ŝipojn kaj kiel veloj plifaciligas la laboron al la rudristoj. Li kondukis ilin en la profundon de la tero al kaŝitaj trezoroj. Kupron, feron, arĝenton kaj oron eligis la diligentaj manoj de la ministoj el la ŝaktoj.
Pli frue la homoj ne konis sanigilojn, ili ne sciis, kio utilas al ili kaj kio malutilas. Prometeo montris al ili, kiel oni miksas sanigajn ungventojn kaj medikamentojn. Li instruis al la mirantaj homoj ĉiujn artojn kaj la homoj lernis fervore.
La dioj sur sia diomonto Olimpo rigardis kun misfido la homaron, kiu lernis de Prometeo laborojn, artojn kaj sciencojn. Speciale la mastro de ĉiu dioj, Zeŭso, pli kaj pli koleriĝis de tago al tago. Li vokis Prometeon al si kaj diris al li : „ Vi instruis al la homoj labori kaj pensi, sed vi ankoraŭ ne ĝuste instruis al ili honori la diojn, oferi al ili kaj kliniĝi.Vi ja scias, ke de la dioj dependas, ĉu la jaro estas fekunda ĉu malfekunda, ĉu la tero suferas mizere aŭ ĉu kreskas ĉio abunde. La dioj regas pri la sorto de la homoj. Ankaŭ mi ĵetas miajn fulmojn tien, kien plaĉas al mi. Iru al la homoj kaj diru al ili, ke ili oferu al ni, aliokaze trafas ilin nia kolero.“
La homoj alportos oferojn al la dioj“, respondis Prometeo, „sed vi, ho Zeŭso, elektu, kion ili oferu.“
Kaj Prometeo buĉis taŭron kaj volvis la viandon en la haŭton de la besto, kaj metis la stomakon sur ĝin. Sur la alian flankon li donis la ostojn, sed kaŝis ilin per la graso tiel, ke ili ne videblis. La ostomonto kovrata per graso estis pli granda kaj ŝajne ankaŭ pli bona. Apenaŭ li estis preta, Zeŭso flaris la alogan odoron de la antaŭpreparita ofero kaj grimpis de la ĉielo malsupren sur la teron al Prometeo.
Prometeo ekrigardis Zeŭson kaj vokis : „Dioj, elektu, kiu parto estas pli plaĉa al vi. „Kion vi, mastro de la dioj, elektos, tion oferos la mortemuloj.“
Zeŭso ekkonis, ke Prometeo volis trompi lin. Sed li kaŝis sian koleron kaj elektis intence la ostomonton, kiu brilis pro la graso.
Prometeo alpaŝis ridete kaj forŝovis la grason. Aperis la nudaj ostoj. Kiam li fortiris la taŭrohaŭton, odoris la freŝa viando. De tiam la homoj oferis al la dioj la grason kaj la ostojn, sed la viandon ili retenis por si mem. Sed Zeŭso ne lasis nepunita la aŭdacan agadon de Prometeo. Li decidis, ke li forprenos la fajron de la homoj. Ili ricevis la pli bonan parton, la viandon, nun ili do manĝu ĝin nekuirita. La diopatro samtempe ordonis al la nuboj, ke ili estingu per pluvelverŝiĝoj ĉiujn fajrojn. Sovaĝa ŝtormo disblovis la ardantan cindron kaj blovis ĝin en la maron. Tiel la homoj perdis la fajron, kiun ili bezonis por la vivo kaj la laboro. Ili povis nek baki panon nek kuiri, la forĝejoj staris forlasitaj kaj la metiejoj senhomiĝis. Dum fridaj tagoj kaj frostaj noktoj la homoj nenie povis varmigi sin.
Prometeo vidis ilian malfeliĉon, kompatis ilin kunsente kaj ne forlasis ilin dum ties mizero. Li sciis, ke en la palaco de Zeŭso tage kaj nokte brulas vigla lumo. En la malhelo de la nokto li ŝteliris sur la Olimpon en la oran palacon de la diopatro. Mallaŭte, rimarkate de neniu, li prenis brulantan ŝtipon de la fajro de Zeŭso kaj kaŝis ĝin en vaka bastono. Gaje li revenis kun la fajro al la homoj. Li portis al ili tion, kion ili tiom sopiris.
Denove lumis la flamoj en la fornoj kaj metiejoj de la homoj, la odoro de kuiritaj manĝoj kaj de rostita viando grimpis ĉielen kaj penetris ankaŭ en la nazon de la diopatro. Zeŭso rigardis al la tero kaj vidis kiel la fumo grimpas el la kamentuboj. Jen okupis lin la dia kolero. Tuj li punis la homojn denove. Li vokis la lamantan Dion Hefesto, la dion de la artoj, al si. Hefesto loĝis sub fulganta vulkano, kie li havis sian metiejon. Al li Dio ordonis skulpti la statuon de bela ino. Hefesto obeis lin kaj baldaŭ staris antaŭ Zeŭso belega statuo, kiel la mondo ankoraŭ ne vidis ĝin. La diino Atena donis al ŝi multekostan vualon, blanke briletantan robon kaj pompan zonon, Afrodito, la diino de l‘ beleco donis al ŝi eksterordinare grandan ĉarmon, kaj la heroldo de la dioj, Hermeso, donacis al ŝi la doton de la vigla parolo kaj karan flateman voĉon. Poste ili kronis ŝin. Zeŭso enmanigis al ŝi oran skatolon, kaj donis al ŝi la nomon Pandora, tiu, kiu estas pridonacita per ĉio. La ruza Hermeso kondukis Pandoran teren al Epimeteo, la fraton de Prometeo.
Prometeo ofte avertis sian fraton akcepti donacojn de la dioj. Sed ĉe la vidaĵo de la bela Pandora forgesis Epimeteo ĉiujn avertojn kaj konsilojn. Afable li akceptis ŝin en sia domo. Li estis scivola, kion la dioj sendis al li en la skatolo kaj petis la knabinon levi la kovrilon. Servoprete Pandora malfermis la skatolon. Jen flugis kun siblado lamentoj kaj hurlado, epidemioj, doloroj kaj mizero el ĝi, cirklis super la domo kaj disvastiĝis super la tutan teron, kiu ne konis tiajn malbonojn. Ankaŭ Pandora teruriĝis kaj rapide fermis la skatolon. Sed ĉiuj malbonoj jam fuĝis el la skatolo, kaj nur la espero restis en ĝi. La epidemiojn kaj suferojn ili tute premis malsupren kaj tial penetris tiom malmulte da espero en la mondon.
Epidemioj kaj mizeroj ĵetiĝis sur la loĝejojn de la homoj kaj je ties kalkanoj sekvis la morto. Doloroj kaj inkubaj pensoj vekis la homojn el la dormo kaj malicaj sonĝoj timigis ilin. Nur espero malmulte estis inter la homoj. Ĝi preskaŭ tute restis en la skatolo de l‘ Pandora.
La kolero de Zeŭso trafis ankaŭ Prometeon. La diopatro ordonis al Hefesto kaj al ties helpantoj, ke ili forĝu Prometeon per la plej pezaj kaj plej firmaj ĉenoj al alta roko en la Kaŭkaza montaro. Nur malvolonte Hefesto obeis la ordonon de Zeŭso, sed li forĝis Prometeon tiom proksime al la roko, ke li eĉ ne povis moviĝi. Alte super abismo, el kiu rampis nebuloj, pendis Prometeo inter ĉielo kaj tero,.sed li ne submetiĝis, li ne petis pri graco.
Kiam Zeŭso vidis, ke Prometeo ne petis pri pardono kaj fiere eltenis sian sorton, li sendis gigantan aglon al li. La aglo ĉiutage sidiĝis sur la katenitan Prometeon, hakis per akra beko la hepaton el ties korpo kaj manĝis ĝin. En la nokto postkreskis la hepato de Prometeo kaj la aglo matene havis novan manĝon je dispono. Al tiaj eternaj turmentoj verdiktis Zeŭso Prometeon. Pasis multaj jaroj, sed Prometeo ne submetiĝis.
Post jarcentoj, kiujn Prometeo travivis en soleco kaj turmentoj, trovis lin Heraklo, filo de Zeŭso. Serĉante la orajn pomojn de la Hesperidinoj, li aperis tie. Ĝuste la aglo alflugis por satigi sin. Heraklo metis flanken sian klabon, streĉis la tendenon de sia arko, celis kaj mortigis per ununura pafo la grandan rabobirdon. Poste li disrompis la katenojn de Prometeo kaj liberigis lin. Sed por pacigi Zeŭson kaj plenumi ties malbenon, Prometeo devis porti je fingro feran ringon, en kiu estis inkludita ŝtoneto de kaŭkaza roko. Tiamaniere Prometeo estis katenita poreterne tiel, kiel Zeŭso intencis tion.
De tiam portas la homoj ringojn kun ŝtonoj, por memoro pri la agado de Prometeo. Ili portas ilin ĝis nun, kvankam ili jam delonge forgesis Prometeon, kiu ne submetiĝis al la dioj kaj dum la malfeliĉo estis fidela al la homoj.
*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“
de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk
*Korektis Vladimir Türk
No hay comentarios:
Publicar un comentario