lunes, 15 de agosto de 2016

Esperanto - Kamelo kaj pulo (Portugala fabelo)

Kamelo kaj pulo

Dum tre longa tag' somera
la kamelo, tro ŝarĝite,
foje vokis, lacigite:
— "Ho, la ŝarĝo malmodera!"

Aŭdis ĝin fraŭlino pulo,
kaj respondis fiersente:
— "Trankviliĝu, mi momente
liberigos vin, karulo,

de l' pezaĵo tro premanta;
jen mi saltas for el selo!"
Tiam diris la kamelo:
— "Dankon, moŝto elefanta!"

No hay comentarios: