miércoles, 31 de agosto de 2016

Esperanto - Malnovaj grekaj mitoj - Penteo (Eduard Petiŝka 1924-1987)

Penteo

Reĝo Penteo de Tebo estis filo de unu el la filinoj de Kadmo kaj de unu el la venkintoj, kiuj naskiĝis el draka semo. Li ne neis la sangon de sia batalista patro. Lin ĝojigis nur la vidaĵo de bone armitaj militistoj. El ĉiuj homoj li ŝatis plej multe tiujn, kiuj plej longdistance povas ĵeti la lancon, kaj el ĉiuj aĵoj, li plej multe ŝatis glavon, je kiu ankoraŭ ne sekiĝis la sango. La tintado de armiloj estis por li la plej dolĉa muziko. Ĉion alian li malestimis. Li konis ĝojon, sed nur tiun de la batalo. Li konis gajecon, sed nur la krutan gajecon de militisto. Li permesis al si homan liberecon, sed nur en malamika lando, kien li venis kun glavo ĉemane. Li ne agnoskis diojn, malestimis profetaĵojn kaj fidis nur pri armiloj kaj fortaj brakoj.

Sed ĝuste tiu morna tereno de militista sinteno kaj perforto allogis la gajan dion de la ĝojo, de la libereco kaj de l‘ vino. Oni nomis lin Bakĥo aŭ Dionizo, li veturis al proksima arbareto sur ĉaro tirata de tigroj, ĉirkaŭata de adeptaro el viroj kaj inoj. Kaj ĉiuj vivĝoje plezurigis sin per kantado kaj dancado. Inter ili kapriolis faŭnoj, jen idoloj kun pintigitaj oreloj. Iliaj kaprinaj kruroj per la hufoj stamfis laŭ la takto de la gajaj kantoj.

Multaj inoj de Tebo malligis sian hararon, haste kuris al la akompanantaro de Dionizo en la arbaron. Ankaŭ viroj kronitaj per hedero forlasis la urbon, eksiĝis kaj rapidis al Dionizo por fordoni sin al la glorado de l‘ vivo.

Kiam Penteo eksciis tion, li kvazaŭ eksplodis pro kolero. Li ne komprenis kiel viroj povas forgesi la armilojn kaj aliĝi al Dionizo. Por li Dionizo ne estis dio, sed malkuraĝa ĉarlatano, kiu nek regas la glavon, nek kapablas veturadi per ĉevaloj nek scias kiel batali. Li malamegis liberecon kaj gajecon, kaj kantadon kaj dancadon li konsideris inaĉoj. Pri ĉiu himno por la vivo li pensis galhumore. La vivo por li havis valoron nur tiukaze, se li povas riski ĝin por la venko en batalo.

Li kunvokis siajn servistojn kaj ordonis : „Kuru en la arbaron, certa dubinda Dionizo volas konkeri Tebon per kantado kaj dancado. Sed al mi vere pli plaĉus, se iu volus konkeri ĝin per fajro kaj glavoj. Kuru kaj konduku ĉi tien tiun Dionizon en ĉenoj !“

La olduloj konsterniĝis, kiam ili aŭdis la parolon, kaj la blinda orakolo Tiresio avertis la malsaĝan reĝon. Sed tiu ne koncedis. Lia kolero elverŝiĝis kun muĝado kaj sen pripenso kiel monta rojo, se ie io metas sin en ties vojon, li ekŝaŭmis kvazaŭ kiel rojo, kiu kunpuŝiĝas kun roko, kiu ĝenas ties fluon.

La servistoj post ne tre longa tempo revenis kaj trenis kun si viron, kies manoj estis kunligitaj malantaŭ la dorso.

„Ĉu li estas Dionizo ?“ ekkriis la reĝo Penteo.

„Dionizon ni ne trovis“, sin senkulpigis humile la servistoj antaŭ la reĝo. „Ni kondukis ĉi tien nur iun el lia akompanantaro.“

„Kiu ajn vi estas, vi mortos“, decide diris Penteo, „por averti viajn kamaradojn. Sed antaŭe diru al mi, kial vi gloris tiun Dionizon ?“

„Mi estas Aceteo, diris sen timo la juna viro : „patro mia havis nek kampojn nek bovojn. Li estis nur povra fiŝkaptisto, la maro donis al li la eblon vivteni sin. Sed mi ne volis esti fiŝkaptisto, ĉiam je la sama bordo. Mi iris sur la maron, lernis gvidi ŝipojn laŭ la steloj kaj fariĝis ŝipisto. Iam ni haltis ĉe nekonata bordo por havigi al ni freŝan trinkakvon. Mi surŝipe grimpis supren kaj rigardadis la terenon. Jen maristo ekvidis kiel juna viro proksimiĝis al nia ŝipo, jen fremda linda junulo. La knabo ŝanceliĝis kvazaŭ ankoraŭ dormema aŭ ebria de vino. La vestoj kaj la vizaĝo de la junulo estis tiel eksterordinaraj, ke mi baldaŭ ne plu dubis pri tio, ke li estas iu dio. Sed la maristoj moke ridis al mi kun antaŭĝojo, ĉar ili volis vendi la knabon kiel sklavon. Por tia belaspekta predo oni laŭdire ricevas multan monon. Mi ekkverelis pro tio kun ili, kaj de la tumulto vekiĝis ankaŭ la junulo, kiu ĝis tiu momento profunde dormis sur la ferdeko. Li frotadis siajn okulojn kaj demandis : „Kie mi estas ? Kien vi veturigas min ?“

„Kaj kien vi volus ?“ ridete demandis la ŝipanoj. „Diru do kien vi volas, kaj ni veturigos vin tien.“

‚Veturigu min al la insulo Nakso‘, respondis la junulo. ‚Tie mi estas hejme.‘

Mi ekstiris la ŝipeton al tiu flanko, kie estas Nakso, sed la maristoj ŝovis min flanken. Ili mem transprenis la rudron kaj stiris en la mala direkto. Ili ne volis plenumi la promeson kaj intencis konduki la junulon en sklavecon.

Mi petis ilin, ke ili ne rompu la promeson. Ili ridis kaj diris al mi, ke mi okupiĝu pri mi mem, ke ĉe la rudro staros ili de nun. Ankaŭ la junulo ekkonis, ke la ŝipo moviĝas en alia direkto, li ŝajnigis plori kaj petis denove, ke ili veturigu lin al Nakso. La plorado kaj la petoj ŝajne kaŭzis nur, ke ili movigis la junulon eĉ pli for de lia hejmo.

Sed subite okazis stranga afero. Mi ĵuras al vi, reĝo, ke mi diras la veron. Subite la ŝipo haltis, kvankam la ankro ne estis elmetita kaj la maristoj remis tiom forte, kiom ili kapablis. Ili hisis la velojn kaj denove remis tiom, ke ilia ŝvito fluis. Mi cerbumis, kiel tio povas esti kaj jen mi vidis miraklon. El la ondoj sprosis tigoj de hedero kaj volvis sin kiel serpentoj ĉirkaŭ la remiloj, kaj tuj ĝi firmtenis ĉiujn remilojn kaj serpentumis sur la masto supren, kaj jam la tuta ŝipo estis prikreskita per folioj. Sur la ferdeko antaŭe staris la knabo kun sia tuta pompo, kronita per vinberaj folioj, ĉirkaŭata de tigroj kaj de panteroj. Li estis dio Dionizo mem.

Mi rigardis al la terurigitaj maristoj kaj ekvidis, kiel ili malheliĝis sur la tuta korpo, iliaj brakoj mallongiĝis kaj iliaj haŭtoj transformiĝis. Ili ŝanĝiĝis antaŭ miaj okuloj en delfenojn kaj sur iliaj glataj korpoj ili glitis unu post la alia en la marajn ondojn. El ducent maristoj sur la ŝipo restis nur mi mem kaj plena de angoro mi atendis, kiam ankaŭ miaj brakoj ŝanĝiĝu en naĝilojn kaj mi rekte iru maren.

Sed Dionizo rigardis kun rideto al mi kaj alvokis min, ke mi transprenu la stirilon. Ni turniĝis al Nakso kaj tie mi komencis mian servon ĉe li.“

„Sufiĉas !“ aŭdigis sin reĝo Penteo. „Mi estas jam sata pri viaj fabeloj. For de mi en la karceran ĉelon kaj al la torturiloj !“

La gardistoj kondukis la kaptiton en la ĉelon kaj foriris por prepari la torturilojn. Sed intertempe, kvazaŭ per si mem, malfermiĝis la pordoj de la prizono kaj nevideblaj manoj liberigis la karcerulon de la ĉenoj. Kiam la gardistoj revenis al sia viktimo, la ĉelo estis malplena.

Al Dionizo forkuris ankaŭ la patrino de la reĝo kaj aliaj inoj el la palaco. La kolera reĝo impetis el la palaco por ĵetiĝi sur ilin. Li volis puni per la propraj brakoj la adeptojn de Dionizo.

Sed survoje li estis okupita de eksterordinara frenezeco. Li ekvidis sur la ĉielo du sunojn. Kaj kiam li retrorigardis, li vidis malantaŭ si du urbojn anstataŭ unu.

Arboj, herbejoj kaj rokoj, ĉio ĉi komencis trembrili antaŭ liaj okuloj. Li aŭdis amuzan ridadon kaj kantadon el la anaro de Dionizo, sed li ne vidis kie estas la homoj, kiuj kantas. Li iris al alta pino, kun tremantaj brakoj li kaptis la branĉojn kaj grimpis supren. Li pensis, ke li havos de supre pli bonan ĉirkaŭvidon.

El la aero tondris voĉo : „Rigardu, tie sur la pino sidas nia plej granda malamiko.“

La tuta akompanantaro de Dionizo rigardis supren. Ebriaj de la vino kaj de ensorĉigo fare de Dionizo ili ne ekkonis la reĝon kaj opiniis, ke en la branĉoj de la pino sidas iu predobirdo. Ĉirkaŭarbe ili komencis ĵeti ŝtonojn kaj lignerojn sur ĝin, ĝis eltiriĝis la radikoj kaj la pino falis teren kun la reĝo.

Ĉiuj ĵetis sin sur lin kun bastonoj kaj kondutis tiel kvazaŭ la reĝo estus sovaĝa rabobesto. Kaj la patrino, blindigita de Dionizo, mortbatis sian filon. Tiel pereis reĝo Penteo kaj la homoj ne kompatis lin. Ili denove vivis laŭ sia natura maniero kaj nur por sia defendo uzis glavon.

*Tradukis Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk

No hay comentarios: