miércoles, 6 de agosto de 2014

Esperanto (Poezio) - La marodisto - Henri de Régnier

La marodisto

Ĉar rabis li vinberojn kaj ĉelojn da mielo,
aŭ el la kel’ felsakon, aŭ de la arbo piron,
ja pluraj, por ekkapi ĉi tiun hejm-satiron
kaptilon metus, maŝon pendigus kun kruelo.

Sed mi, indulga mastro de l’ vino kaj abelo,
sen forko por lin bati aŭ bari la trairon,
vespere, dum li vitojn esploris kaj spaliron,
ekkapis la ŝteliston ĉe l’ pinto de l’ orelo.

Li estis rufa, vila, konfuza, kaj sur lia
vizaĝ’ platnaza, timo sin miksis kun grimaco;
snufegis li, sed restis sen piedbat’ en paco.

Kaj, dum mi lin kondukis tra l’ bieno familia,
post mi, en ombr’ aŭdiĝis, kun paŝetado tinta,
korno de la’ seka hufo, sur foliar’ mortinta.

No hay comentarios: