Nubo
Dum sunsubir’ neatendite,
de ĉiuj homoj forgesita,
aperis
super urbo glite
nub’
ermita.
La vento ĝin en alto lulis
kaj
ĝi komencis ardi ruĝe,
sed,
homokuloj, la zorgemaj
fiksis
teran vivon juĝe
kaj
ĉiuj apartvoje iris
por
pan’, potenco, aŭ mon-cele
nur
ĝi - sangruĝa kaj beleca -
traĉiele.
La nubo, ĉiam pli altfluge,
ŝajnis:
Dion tuŝos move;
la
vento ĝin altece lulis,
la
vento ĝin dispuŝis blove.
No hay comentarios:
Publicar un comentario