domingo, 4 de mayo de 2014

Esperanto (Poezio) - Minuto de feliĉo - Eric Lindorm

Minuto de feliĉo

Ĉu vero - infanon mi premas al koro
min mem rekonas en ĝi,
karesas la suno, blubrilas mar-foro,
ĉielo serenas sen stri’.

Pri temp’ mi ne scias... nun kiu do jaro?
Ĉu portas mi nomon, ho Di’?
Vi, rida vindaĵ’, kun sunhela hararo,
ho kiel vi venis al mi?

Mi vivas! Mi vivas! Al terobalono
de kie min portis la vent’?
Mi eble atendis dum jarmiliono
nur sole por tiu moment’.

No hay comentarios: