jueves, 13 de marzo de 2014

Esperanto (Poezio) – Platen (Soneto) - L. Totsche

Platen (Soneto)

Mi volus en la morto, kiel la brila klaro
de l’ steloj, subitege kaj sen konsci’ ekpali,
mi volus sub la frapo de l’ morto foje fali,
kiel antikvaj mitoj rakontas pri Pindaro.

Ho, mi ja ne deziras en kanto, vivo, faro,
tiun nerivaleblan Grandulon ekrivali,
mi volus, ho amiko, lin nur en mort’ egali –
Sed aŭdu pri l’ rakonto belega sen komparo:

Li sidis en teatro kaj kanton li admiris,
kaj sian lacan kapon li metis kun beato
ripoze sur la belan genuon de l’ amato.

Kaj kiom la kantado de l’ hor’ jam laste spiris,
lin volis milde veki la kara kamarado,
sed la poet’ jam glore al Dioj hejmeniris.

No hay comentarios: