Ciaj leteroj
Leteron post
leter’, mi ŝiris ĉion:
leterojn
ciajn, paĝojn cent dek kvar
el
ĵuroj, el promes’... kun pli da klar’:
perfidojn
nur, mensogojn, iluzion.
Sed... ploris
dum agado! Trovis ion
pledantan por ci
tie; kontraŭstar’,
kolero
malaperis... haltis, ĉar
de
nun mi faros kontraŭ ci nenion.
Mensogoj nur, mi
scias bone... Tamen
la ŝiro de la paĝoj pli detrue
en
mia kor’ ponardis kaj ponardis.
Kaj
tial, post momento, surgenue
mi
ligis la pecetojn, kaj pli ame
nun
gardas ilin ol antaŭe gardis.
No hay comentarios:
Publicar un comentario