viernes, 7 de marzo de 2014

Esperanto (Poezio) - Inania Verba (Vanaj vortoj) - Olavo Bilac

Inania Verba (Vanaj vortoj)

Ha! kiu tion diros, neforta sklavanimo,
kion ne diras buŝo, kaj mano ne kopias?
-Vi ardas, krucumita vi sangas, agonias
kaj, kio vin ĵus ĉarmis, vi vidas nun en ŝlimo...

La penso fajre bolas, torenta laf’ sen limo:
la densa frosta formo neĝtombe mortglacias...
La peza vort’ ideon leĝeran asfiksias,
kiu, parfum’ kaj brilo, sparkflugis en sublimo.

Kiu muldilon trovos por diri ĉion, tutan?
Ha! kiu do esprimos l’ afliktojn infinitajn
de l’ revo? la ĉielon fuĝantan al mantuŝo?

Mutan koleron? naŭzon? kaj malesperon mutan?
kaj tiujn kredparolojn neniam eldiritajn?
kaj tiujn amkonfesojn mortintajn en la buŝo?

No hay comentarios: