Ivan
kaj Stojan fariĝis metilernantoj ĉe la plej bona mastro - ŝuisto Nikola. Li
havis trioble pli multe da metilernantoj, kiujn li amis kvazaŭ siajn infanojn.
Baldaŭ li ekamis la laboremajn kaj lertajn - Ivan kaj Stojan. Grandan
konfidon li havis al ili kaj loĝigis ilin en sia hejmo, kaj ĉiam ilin sendis
ricevi varaĵon, monon kaj alion.
Inter
la metilernantoj de mastro Nikola estis junulo nomata Jorgo, li estis tre ruza.
Kiam
avino Neda, la edzino de mastro Nikola, alportis manĝaĵon kun viandpezoj, Jorgo
ruze fleksis sian kuleron, prenis la plej grandajn viandpecojn kaj diris:
-
Vidu vi kia bonŝanco, vidu vi kia bonŝanco.
Ivan
kaj Stojan rimarkis ĉi tiun agon. Kelkfoje ili toleris lin, sed foje kiam
Jorgo etendis manon antaŭ Ivan, ruze eltiris viandpecon kaj diris:
-
Vidu vi kia bonŝanco!
Ivan
stariĝis, vangofrapis lin kaj diris:
-
Vidu vi kia eraro! Jorgo ekploris kaj starigis batali kun li, sed Stojan kaptis
Jorgon per la du fingroj je la kolo kaj per unu piedfrapo elĵetis lin el la
ŝuejo.
Sed
Jorgo ne malkutimiĝis de sia ago. Pasis kelke da tempo kaj li komencis ree
ruzi.
Foje
avino Neda alportis fromaĝon, olivon, lardon kaj fruktojn. Jorgo manĝis
frandeme kaj metis de la manĝaĵo en la poŝon. Sed Stojan rimarkis ĉi tion,
prenis kruĉon kaj plenigis je akvo lian poŝon.
Jorgo
ekkriis.
-
Kial vi krias? diris trankvile Stojan.
-
Kial vi plenigas je akvo mian poŝon? kaj ekploris.
-
Ĉu kial? Ĉar, kiu manĝis, devas trinki. Via poŝo manĝis kaj mi donas al ĝi
trinki iom da akvo por ke la manĝaĵo ne restu ĉe la gorĝo de la poŝo.
Apud
la ŝuejo de mastro Nikola estis butiko kies posedanto estis nomata Poliksen.
Ĉiuj metilernantoj el la ŝuejo kaj ĉiuj homoj aĉetas de li konfide - fromaĝon,
sukeron, fiŝon, figojn kaj aliajn manĝaĵojn kaj sabate, kiam ili ricevas monon,
ili pagas sian ŝuldon. Ankaŭ Ivan kaj Stojan aĉetas de li.
Foje
ili restis ŝuldantaj al Poliksen po cent levojn kaj sabate ili ne pagis al li,
ne ĉar ili ne havis monon, sed tiam ili vidis hazarde avon Stoiĉko el ilia
vilaĝo kaj ili donis al li ĉiun monon. Ivan sendis al sia patrino, ĉar venas la
vintro, kaj Stojan sendis al siaj gepatroj por saluti kaj ĝojigi ilin, ke li ne
perdas la tempon vane en la urbo. Post unu tago Poliksen venis en la ŝuejon koleriĝinta.
La batita Jorgo, kiun Stojan batis, diris al Poliksen, ke Ivan kaj Stojan
sendis sian monon en vilaĝon, kaj ke post unu semajno ili forlasos la urbon.
-
Vi pagu tuj vian ŝuldon, alie mi prenos viajn paltojn. - Baj(1) Poliksen, -
diris trankvile Stojan, ni intencis preni de nia mastro monon kaj doni al vi,
sed li il hieraŭ iris pro laboro en Gabrodon (2). Li revenos post kvin tagoj
kaj tiam ni tuj pagos al vi.
-
Ne! diris Poliksen, mi ne kredas al vi, kaj etendis manon por preni iliajn paltojn.
Jorgo
tre ĝojis, ke venĝo venis al ili, Ivan sin ĵetis bati Poliksenon, sed Stojan
kaptis lin.
-
Ivano, lasu lin preni la paltojn - diris Stojan, kaj kiam revenos la mastro ni
prenos monon kaj pagos al li por rehavi niajn paltojn.
Mastro
Nikola revenis, kaj ili pagis al Poliksen.
Pasis
kelke da tempo. Stojan kaj Ivan interboniĝis kun Poliksen kaj komencis ree
aĉeti ĉe li.
-
Baj Poliksen, diris Stojan, donu al mi unu kilogramon da maizo, kaj li pagis
ĝin.
Poliksen
ekmiris, kial Stojan aĉetas ĉi tiun maizon, sed li ne demandis Stojanon, sed
prenis la monon kaj donis al li maizon. Je la alia tago Poliksen komprenis,
kial Stojan aĉetis la maizon. Tagmeze, kiam metilernantoj de mastro Nikola
ripozis, Stojan sidiĝis antaŭ la ŝuejo kaj ĵetadis maizon al la du anseroj de
Poliksen. Post kelke da tagoj la anseroj tiel ligigis al Stojan, ke ili forgesis
iri bani en la rivero kaj tuttage kuŝadis antaŭ la ŝuejo de mastro Nikola por
atendi Stojanon. Poliksen vidis ĉi tiun aferon, sed ŝajnigis, ke li nenion
scias. Post unu semajno Stojan aceis ankoraŭ unu kilogramon da maizo. Poliksen
donis ĝin, prenis la monon kaj ree ne demandis Stojanon, kial li acetas la
maizon.
Poste
Ivan daŭre aĉetis du-trifoje maizon.
Poliksen,
vidante, ke Ivan kaj Stojan tre bone nutris la anserojn, mem ĉesis nutri ilin.
Li nur atentis vespere ĝustatempe enfermi ilin en la kokejon, ĉar li timis la
petolemulojn.
Tiel
pasis tuta monato.
Sed
unu matenon sur la vendoplaco kolektigis amaso da homoj por rigardi miraklon.
Estis
je la fino de la monato. Ivan kaj Stojan venis tre frue malfermi la ŝuejon de
mastro Nikola. En ĉi tiu momento la anseroj venis por manĝi maizon. Ili kaptis
la anserojn, senplumigis kaj lasis ilin. Samtempe ĉiuj homoj iris al sia laboro
kaj vidante la anserojn ili haltis por rigardi la miraklon kaj tordiĝis pro
rido. Venis ankaŭ Poliksen, li faris por si vojon inter la homamaso kaj
vidinte la senplumigitajn anserojn li kaptis sin je la kapo.
-
Kiu faris ĉi tiun miraklon? - demandis Poliksen.
-
Ni ambaŭ, mi kaj Ivan, diris Stojan, ĉar la ne povis pagi al ni por la maizo,
per kiu dum unu monato ni nutris ilin, kaj ni prenis iliajn paltojn.
Apenaŭ
nun Poliksen komprenis, kial ili faris tiel. Hazarde preter ili pasis la
regionestro kaj Poliksen plendis al li pri la petolemuloj.
-
Sed Ivan kaj Stojan rakontis al la regionestro pri la agmaniero de Poliksen kaj
la regionestro komencis ridi.
-
Sed nun sinjoro regionestro - kion mi faru? demandis Poliksen.
-
Vi pagu la ŝuldon de la anseroj, diris Ivan, kaj ni donos iliajn paltojn.
Aŭdinte
ĉi tion la regionestro ankoraŭ pli ekridis kaj batetis ilin surdorse kaj diris:
-
Brave, knaboj, brave!
Por
tia barbo - tia razilo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario