miércoles, 1 de julio de 2015

Esperanto (Poezio) - Aŭtuna elegio - Nikolajs Kurzens

Aŭtuna elegio

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj ;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion !
Ja ĉiu nokto portas ion for !
Kaj de l’ pasinto restas nur memor’ !
Ja por l’ estonto havas mi nenion !

Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento :
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag’ post tago.

Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for ;
kaj de l’ pasinto restas nur memor’
kaj por l’ estonto – havas mi nenion...

No hay comentarios: