jueves, 5 de junio de 2014

Esperanto (Poezio) - Pro kio... - Nikolajs Kurzens

Pro kio...

Pro kio mi estu afabla
kaj kial mi penu rideti,
ĉe l’ koro la manon surmeti
kaj diri, ke ĉio - agrabla?

Se l’ kor’ pro indigno sangbolas,
do kial sen fin’ hipokriti?
Disŝiri la Decon kaj spiti,
kaj esti malbona mi volas.

No hay comentarios: