Belerofono
Malfeliĉa estis la gento de Sisifo. Lian filon disŝiris ĉevaloj, kaj lia nepo
Belerofono devis fuĝi el la hejmlando. Oni suspektis lin pri murdo.
Dum la fuĝo Belerofono venis al reĝo Preto, kiu afable akceptis lin kaj ofertis
gastamikecon al li. La gasto estis juna kaj belaspekta kaj liaj gestoj, paroloj
kaj pensoj pruvis, ke li estas de nobla origino. Ankaŭ al la juna reĝidino li
plaĉis, kaj ŝi preferis lin kompare al ĉiuj hejmlandaj nobeloj. Kiam li ne
atentis tion, ŝi fariĝis malica kaj pripensis, kiel ŝi povos kalumnii lin ĉe la
reĝo Preto.
„Belerofono estas orgojla“, ŝi diris al la reĝo, „li eĉ ne atentas, se oni
honoras lin, certe li estas ankaŭ malbona.“
„Tiu, kiu ne atentas honorigojn, eble estas modesta“, respondis la reĝo. Kaj li
traktis Belerofonon plu kiel amikon. La reĝino ne rezignis pri sia malica
intenco. Je la sekva tago ŝi subaĉetis serviston kaj vizitis la reĝon.
„Belerofono alianciĝis kun viaj malamikoj“, ŝi mensogis, „li volas havigi vian
tronon al si. Se vi ne senigos vin de li baldaŭ, li vin mortigos. Servisto
subaŭskultis lin kaj povas tion atesti.“
Kaj la reĝino alvokis la subaĉetitan serviston. Dum longa tempo la reĝo ne
povis imagi tion, sed kiam fine la servisto kaj la edzino kune konvinkis lin,
li akceptis. Sed li ne kuraĝis levi manon kontraŭ la gasto. Li skribis sur
tabuleton sekretajn signojn kaj sendis Belerofonon kun ĝi al sia kuzo, reĝo
Jobato. Al tiu Belerofono transdonu la tabuleton. La naiva junulo ne divenis,
ke la signoj sur la tabulo signifas por la transdoninto la morton. Helpoprete
li survojiĝis kun la komisio al Jobato.
Jobato estis maljuna bonkora reĝo. Li afable akceptis Belerofonon, li eĉ ne
demandis, de kie li venas kaj regalis lin dum naŭ tagoj. La nobla konduto de la
junulo sufiĉis al la reĝo por ekkoni je li noblan gaston de alta deveno. Dum
naŭ tagoj li aranĝis honore al li festenon kaj festludojn, kaj nur je la deka
tago li demandis la junulon pri ties deveno kaj la celon de lia vojaĝo.
Belerofono rakontis al li de kie li venis kaj transdonis al li la tabuleton.
Jobato legis la signojn kaj ektimis. Li ekkonis la signon de l‘ morto. La gasto
plaĉis al li kaj nur nevolonte li suferigus lin. Li pripensis, kiel li povus liberigi
sin de la kruela servo, kiun lia kuzo postulas de li. Estos plej bone, li
decidis, se mi sendos la junulon al danĝera vojaĝo. Se Belerofono estos kuraĝa,
li revenos senvundita.
Tiam vivis en la lando stranga monstro, ĝi nomiĝis Ĥimero. De antaŭe ĝi
aspektis kiel leono kaj de malantaŭe kiel drako, kaj en la mezo ĝi aspektis
kiel sovaĝa kapro. Ĝi havis tri kapojn, leonan, kapran kaj drakan, kiuj
elspiris sufokan fumon.
„Belerofono“, diris Jobato, „vi estas juna kaj forta kaj ankoraŭ ne plenumis heroan
agon. Ekiru, mortigu Ĥimeron kaj revenu kiel glorriĉa heroo.“
Oni ne devis peti la kuraĝan junulon Belerofono. Li prenis glavon, lancon,
sagojn kaj arkon kaj turnis siajn paŝojn tien, kie fumkolono grimpis en la
ĉielon. La fumo signis la ravinon, en kiu loĝas la monstro. Survoje Belerofono
pripensis : „Ĥimero estas forta kaj vigla, se mi defendiĝos kontraŭ unu el
la kapoj, ĝi atakos min per la du aliaj. Se mi evitos la fajron, kiun ili
kraĉos, sufokos min la fumo.“
Sed li ne haltis, sed iris rekte al la ravino. Subite li kvazaŭ rigidiĝis pro
miro. Ĉe fonto piede de roko staris la flugilita ĉevalo Pegazo. Ĝi estis la
ĉevalo, kiu fuĝis el la faŭko de la mortbatita Meduzo. Pegazo klinis la kapon
al la fonto kaj trinkis. „Se mi havus la flugilitan ĉevalon“, pensis
Belerofono, „mi povus ataki Ĥimeron de supre kaj estus pli vigla ol ĝi.“
Mallaŭte, kaŝita post arbustaĵo, li ŝteliris al Pegazo. Li estis nur malmultajn
paŝojn malproksima de ĝi, kiam Pegazo ekflaris la fremdulon, tial ĝi levis la
flugilojn kaj forflugis.
Ĉagrenite Belerofono sternis sin sur la herbejo kaj endormis. En sonĝo aperis
al li diino Atena, transdonis al li belegan ore ornamitan bridon kaj
parolis : „Vekiĝu, Belerofono, kaj oferu al la dio Pozidono taŭron. Per la
brido, kiun mi donacas al vi, vi facile bridos la flugilitan ĉevalon.“
Belerofono vekiĝis, li kaptis dormeme la oran bridon – kaj efektive, la brido,
pri kiu li ŝajne nur sonĝis, kuŝis apud li sur la herbejo. Firme li tenis ĝin
permane. Ĝojigite pri la favoro de la dioj, li rapidis por plenumi tion, kio
Atena konsilis al li. Li buĉis taŭron, oferis ĝin al Pozidono kaj al diino
Atena li konsekris dankeme novan altaron.
Vespere li revenis al la fonto kaj atendis Pegazon. Baldaŭ susuris la flugiloj
en la vespera aero kaj Pegazo moviĝis malsupren al la fonto por trinki.
Belerofono proksimiĝis kun la ora brido. Ĉifoje la flugilita ĉevalo ne defendis
sin kaj trankvile permesis sian seladon.
Belerofono svingiĝis sur la ĉevalon kaj diris, kien ĝi flugu. Pegazo movis
siajn flugilojn kaj jam ili leviĝis super herbejojn kaj arbarojn. Super la
ravino ili cirklis ĉirkaŭ nubo el malhela fumo, kiun la monstro elspiris.
Belerofono prenis sagon el la sagujo kaj malleviĝis kun Pegazo al la muĝanta
bestaĉo. Li streĉis la arkon kaj trafis la monstron de supre. Ĉiuj tri kapoj
provis kapti lin, sed sur lia flugilita ĉevalo li fuĝis de ili. Sago post sago
trafis la monstron ĝis finiĝis ties tri vivoj. Ĝi elblovis lastan nubon el fumo
kaj fajro kaj falis renversiĝinta sur la grundon de la ravino.
Belerofono detiris de la morta Ĥimero la haŭton, grimpis sur Pegazon kaj
revenis al Jobato. La reĝo miris pri la flugilita ĉevalo kaj la haŭto de la
monstro. Nun li estis konvinkita, ke lia gasto troviĝas sub la protekto de la
dioj kaj ne estas krimulo. Li edzigis lin kun sia filino kaj Belerofono fariĝis
reĝo.
Sed ankaŭ Belerofono pli kaj pli supozis, ke li estas samranga al la dioj. Ne
senkaŭze li estis la nepo de la ruza Sisifo. „Mi ja havas la flugilitan
ĉevalon“, li pensis, „kiu do povus malhelpi min viziti la nemortemajn diojn sur
Olimpo ?“ Li grimpis sur Pegazon kaj pelis ĝin pli kaj pli en supernubajn
altojn. Sed Pegazo rifuzis tion enpense. Ĝi ne obeis. Ĝi baŭmis kaj ĵetis la
arogantan rajdiston de sia dorso. Belerofono flugis tra la aero kaj falis en
marĉon. Sian vivon li ja savis per tio, sed inter la homoj li ne plu montriĝis.
Li hontis antaŭ la dioj kaj la homoj, li vagadis en la dezerto kaj trovis tie
ankaŭ la morton.
La flugilita ĉevalo flugis sola ĝis Olimpo kaj komencis tie sian servon ĉe
diopatro Zeŭso.
*Tradukis
Donjo & Cezar laŭ la ĉeĥa originalo „Staré řecké báje a pověsti“ de la
eldonejo ALBATROS en Prago
*Korektis Vladimir Türk